Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel BRICS atingos bonkvalitan disvolviĝon post sia ekspansio?
2023-08-28

En la 24-a de aŭgusto en Johanesburgo, la 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj anoncis en speciala gazetara konferenco, ke Saud-Arabio, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Argentino, Irano kaj Etiopio estis akceptitaj kiel membroj de la familio BRICS.


Tio estas unu el la plej gravaj atingoj de ĉi tiu pintkunveno, reflektante la decidon de BRICS-landoj unuiĝi kaj kunlabori kun evoluantaj landoj. En la intervjuo, koncernaj fakuloj diris, ke la ses novaj BRICS-membroj havas siajn proprajn industriajn avantaĝojn kaj fortan ekonomian komplementecon, kio kompletigos la industrian strukturon de BRICS-landoj en fabrikado, nutraĵo, energio, servoj kaj aliaj sektoroj kaj plene antaŭenpuŝos la potencialon de BRICS-kunlaboro.


Ĉinio ludis gravan rolon en la ekspansio de BRICS de la komenco ĝis fina realiĝo. La ekspansio de BRICS faris historiajn paŝojn, kiuj ne nur pruvas la altiron de la kunlabora mekanismo, sed ankaŭ reflektas la atendojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj pri kunlaboro.


En la johanesburga pintkunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la bezonon de BRICS-landoj profundigi ekonomian, komercan kaj financan kunlaboron por subteni ekonomian disvolviĝon; plivastigi politikan kaj sekurecan kunlaboron por konservi pacon kaj trankvilecon; plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi reciprokan lernadon inter civilizacioj; persisti en egaleco kaj justeco kaj plibonigi tutmondan administradon. La kvar proponoj helpos BRICS-landojn plifortigi kunlaboron, antaŭenigi bonkvalitajn partnerecojn kaj antaŭenpuŝi reformadon de tutmonda regado en pli justan kaj racian direkton.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio