Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pacifikaj landoj rajtas postuli kompenson de la japana registaro
2023-08-28

En la lastaj tagoj, post kiam la nuklepoluita akvo de Fukuŝimo eniĝis en la oceanon, ĉi-rilataj marbordaj landoj senĉese kondamnis ĝin. Por insulaj landoj, kiel la Marŝala Insularo, kiuj suferis pro nuklea poluo, la agoj de Japanio revenigis iliajn dolorajn memorojn.


Antaŭ du jaroj post kiam la japana registaro anoncis la planon pri ellaso de nuklepoluita akvo, la pacifikaj insulaj landoj tuj kontraŭis tion, kritikante, ke ĝi kaŭzos al ili fortan damaĝon. La Marŝala Insularo plurfoje petis Japanion serĉi alternativojn, plenumi siajn internaciajn devojn protekti la maran medion kaj ĉesi uzi la pacifikan oceanon kiel rubujon.


Ĉiuj scias, ke tre serioza nuklea akcidento okazis ĉe la nuklea centralo de Fukuŝimo, kiu produktis pli ol 1.3 milionojn da tunoj da nuklepoluita akvo. Multaj studoj montris, ke nuklepoluita akvo enhavas pli ol 60 specojn de radionukleidoj. Eĉ la japana flanko agnoskas, ke preskaŭ 70% de la traktata nuklepoluita akvo ne akordiĝas al la ellasaj normoj. Ĉi tiuj damaĝaj substancoj disiĝas al la tuta mondo per marfluoj, kaŭzante nemezureblajn rezultojn. Japanio volas ŝpari monon kaj transdoni la riskon de nuklea poluo al la tuta mondo, ĝi devas plenumi sian respondecon pri translima damaĝa kompenso.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio