Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Modelo de pordmalferma zono en okcidenta parto de Ĉinio
2023-08-25


Ekde la komenco de 2023, la ĉina provinco Shaanxi montris viglecon en komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj altniveligo de malferma ekonomio. En la unua duono de 2023, la komerco inter la provinco kaj Centra Azio daŭre havas rapidan kreskon, kun la totala import- kaj eksporta valoro je 2.38 miliardoj da juanoj, pliiĝis 1.7-oble kompare kun la pasinta jaro; la komerca "cirklo" kovras pli ol 200 landojn kaj regionojn, kaj pli ol 170 el la monde plej bonaj 500 kompanioj kolektiĝas en Shaanxi. Samtempe, la Liberkomerca Zono de Ĉinio (Shaanxi) elbakis 725 novigajn kazojn en investreformado, komerca superrigardo, kulturaj interŝanĝoj, industria disvolvo, financa novigo, kanala konstruado ktp, plene ludante la rolon de si mem kiel pilota zono por reformado kaj pordmalfermo, kaj funkcias kiel motoro por bonkvalita disvolviĝo de la provinco.


Shaanxi havas 5 landnivelajn ekonomiajn zonojn kaj 24 provincnivelajn. Translandlimaj e-komercaj testzonoj, prilaboraj industriaj parkoj, importkomercaj akcelaj zonoj, servoeksportaj bazoj kaj aliaj landnivelaj provejoj estis aprobitaj, la nombro de ĝiaj difinitaj havenoj atingis 8, kaj la nombro de landnivelaj bazoj pri transformo kaj altgradigo por eksterlanda negocado atingis 13.


En la unua duono de 2023, la ĉin-eŭropa kargotrajno Chang'an veturis 2 619 fojojn, pliiĝo je 46.2% kompare kun la pasinta jaro; la totala pezo de transportitaj varoj estas 2 493 milionoj da tunoj, pliiĝinte je 64.1%. Inter ili, 2 340 trajnfojoj veturis inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj 279 trajnfojoj veturis inter Ĉinio kaj Centra Azio. Ĝis nun, en Xi'an-haveno ekloĝis pli ol 300 eksterkomercaj kompanioj kaj pli ol 300 loĝistikaj kompanioj de la sudorienta marbordo de Ĉinio, kaj ĉi tie estas distribuitaj varoj el 29 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj urboj) tra la lando. Xi'an-haveno jam fariĝis la plej granda internacia loĝistika centro en nordokcidenta Ĉinio.


Verkita de Pan Rui

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio