Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tekulturo en "La Zono kaj Vojo"
2023-08-25


Teo originis de Ĉinio kaj nun ĝi estas populara en la tuta mondo. En Ĉinio, antaŭ preskaŭ 5 000 jaroj, homoj trovis tearbojn kaj ekuzis teon en ĉiutaga vivo. En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) estis noto pri senvenenigo per teo.


Ekde Han-dinastio (206 a.K.- 220), la Silka Vojo estas ne nur vojo por komerco, sed ankaŭ por kultura interŝanĝo. De antikvaj tempoj ĝis nun, teo kaj tekulturo estas unu el la gravaj simboloj de la Silka Vojo.


En Ming-dinastio (1368-1644), la vojaĝoj de Zheng He antaŭenigis la disvastiĝon de tekulturo al Sudorienta Azio kaj Orienta Afriko. Zheng He vizitis Tajlandon, Singapuron, Malajzion, Baraton, Sri-Lankon, Kenjon kaj aliajn lokojn, kiuj nun estas areoj de te-plantado kaj tekulturo.


En la moderna epoko, teo fariĝis ĉiutage konsumata de okcidentanoj. Ĉina eksportado de teo superis tiun de silko, kaj teo fariĝis la plej grava varo en ĉin-okcidenta komerco.


En novembro 2022, ĉina tradicia te-fararto eniĝis en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO. Hodiaŭ, la kutimo gustumi teon jam disvastiĝis el Ĉinio al la tuta mondo, kaj riĉa tekulturo ekzistas en multaj landoj. Laŭ multaj fremdlandaj amikoj, teoestas ne nur tutmonda trinkaĵo, sed ankaŭ "ĉina nomkarto", kiu prezentas historion kaj kulturon de la lando.


Redaktoro: Sheng Min






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio