Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping parolis en 15-a Pintkunveno de BRICS
2023-08-24


Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj la 23-an de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko.


Xi Jinping alvokis plivastiĝon de BRICS kaj klopodojn por antaŭenigi pli justan kaj racian tutmondan administradon. Li diris, ke disvolvado estas neforigebla rajto de ĉiuj landoj, sed ne privilegio de malmultaj. BRICS-landoj devas esti kunvojaĝantoj survoje al revigligo, oponante "malkuplon kaj rompon de ĉenoj" kaj ekonomian truddevigon, kaj fokusiĝante sur praktika kunlaboro en kampoj kiel cifereca ekonomio, verda disvolviĝo kaj provizĉenoj.


Xi Jinping aldonis, ke BRICS-landoj devas daŭrigi kaj disvolvi la spiriton "ĉiuj riveroj fluas maren", rekomendi pacan kaj harmonian kunekzistadon de malsamaj civilizacioj kaj respekti la modernigajn vojojn memstare elektitajn de ĉiuj landoj.


Li diris, ke estas neakcepteble paki siajn proprajn regularojn kiel internaciajn normojn, kiuj devas esti skribitaj kaj subtenataj de ĉiuj landoj laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, anstataŭ de tiuj kun la plej fortaj muskoloj kaj la plej laŭta voĉo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio