Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping parolis dum ferma ceremonio de Komerca Forumo de BRICS
2023-08-24

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon dum la ferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS posttagmeze de la 23-a de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko.



Xi Jinping diris, ke la nuna mondo estas komunumo kun komuna estonteco, en kiu oni dividas kun ĉiuj feliĉojn kaj malfeliĉojn. Homoj en diversaj landoj esperas malferman, inkluzivigan, puran kaj belan mondon kun daŭra paco, universala sekureco kaj komuna prospero, anstataŭ novan malvarman militon aŭ malgrandan ekskluzivan rondon.

Li diris, ke ĉiuj landoj havas la rajton je disvolvado, kaj la homoj el ĉiuj landoj havas la liberecon serĉi feliĉan vivon. Li rimarkigis, ke Ĉinio laboros kun ĉiuj aliaj landoj por akceli kunlaboron kadre de la Tutmonda Disvolva Iniciato, kune reagi kontraŭ komunaj defioj kaj plibonigi la vivon de homoj tra la mondo.


Xi Jinping aldonis, ke Ĉinio volas kun ĉiuj aliaj landoj sekvi la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, dialogi anstataŭ konfrontiĝi, formi partnerecon anstataŭ aliancon, serĉi kungajnan rezulton, kaj labori kune por konstrui komunumon de sekureco.


Li diris, ke Ĉinio bonvenigas ĉiujn aliajn landojn partopreni en kunlaboro de la Tutmonda Civilizacia Iniciato, antaŭenigi la komunajn valorojn de la homaro, instigi malsamajn civilizaciojn montri siajn avantaĝojn kaj prosperi kune, kaj renovigi la homaran civilizacion.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio