Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial BRICS estas tiom altira?
2023-08-24


De la 21-a ĝis la 24-a de aŭgusto okazis la 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo, Sud-Afriko. Sudafrika eksterafera ministro Naledi Pandor diris, ke unu el la temoj diskutitaj en la pintkunveno estas la plivastigo de BRICS. Ŝi rimarkigis, ke pli ol 40 landoj esprimis intereson aliĝi al ĝi, kiu celas kontraŭstari la okcidentan hegemonion gvidatan de Usono, kaj 23 landoj, inkluzive de Irano, jam petis aliĝon.


Laŭ la ĵurnalo South China Morning Post, unu el la kialoj, kial multaj novleviĝantaj ekonomioj pripensas aliĝi al BRICS, estas tio, ke ili laciĝis esti instigitaj aŭ devigitaj alpreni flankon en la diferencoj inter Usono kaj Ĉinio kaj en la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio.


Laŭ Tass, sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa diris en la renkontiĝo kun irana ministro pri eksteraj aferoj, ke Sud-Afriko plene subtenas la aliĝon de Irano al BRICS. La sudafrika prezidento ankaŭ esprimis la esperon, ke irana prezidento Raisi povos viziti Sud-Afrikon por ke ambaŭ landoj subskribus serion da kunlaboraj dokumentoj. La irana ministro pri eksteraj aferoj faris paroladon por subteni la plivastiĝon de BRICS. La ministro diris, ke post aliĝo al la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la lando decidis aliĝi al BRICS. Rusio diris la 3-an de aŭgusto, ke BRICS plifortiĝos post aliĝo de novaj membroj. Interesiĝo de aliaj landoj pri tio signifas, ke la povo de BRICS kreskas.


EFE raportis, ke la 3-an de aŭgusto brazila prezidento Lula esprimis sian subtenon al tio, ke pli da landoj aliĝu al BRICS, formita de evoluantaj landoj.


Venezuela eksterafera ministro diris en la intervjuo kun TASS la 11-an de aŭgusto, ke la lando rigardas BRICS kiel novan mondan ordon kaj pretas aliĝi al la organizo kaj fari gravajn kontribuojn al ĝia plua evoluo. EFE raportis, ke venezuela vicprezidento Delcie Rodriguez esprimis deziron aliĝi al BRICS. Venezuelo profitos de la okazo de BRICS-pintkunveno kaj klopodos akiri subtenon por fariĝi membro de BRICS.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio