Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial pli kaj pli multaj landoj deziras aliĝi al BRICS?
2023-08-23

La 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj malfermiĝis la 22-an de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko, kio vekis varmajn diskutojn, inkluzive de tiu pri plivastigo de tiu ĉi kunlabora mekanismo.



Laŭ informoj de Sud-Afriko, pli ol 40 landoj esprimis sian deziron aliĝi al BRICS, kaj pli ol 20 el ili oficiale prezentis aliĝpeton. En intervjuo kun ĉina amaskomunikilo, la speciala sendito de Sud-Afriko pri BRICS-aferoj, Anil Sooklal, diris, ke multaj landoj esperas membriĝi al la familio BRICS, kio montras la konfidon de la internacia komunumo al BRICS-landoj en solvado de tutmondaj problemoj. De kie venas ĉi tiu konfido? Se ni retrorigardas la historion de BRICS-kunlaboro, ni povas rimarki, ke disvolviĝo estas la plej profunda fundamento. Laŭ donitaĵoj de la Internacia Mona Fonduso, en la periodo de 2001 ĝis 2022, la proporcio de la malneta enlanda produkto de BRICS-landoj en la tuta mondo pliiĝis de 8.4% ĝis 25.8%. Dum la sama periodo, la proporcio de G7 malpliiĝis de 64.6% al 42.9%.


Ĝis nun la Nova Disvolva Banko aprobis preskaŭ cent pruntajn projektojn kun totala sumo de 35 miliardoj da usonaj dolaroj. La "riĉa vojo" transportanta manĝaĵojn kaj aliajn produktojn en Maranjono, Brazilo, la "verda elektro" de la sunenergia elektroprodukta bazo en Karnatako, Barato, kaj la "moderna haveno" de la Durbana Kontenera Doko en Sud-Afriko fariĝis vivecaj ekzemploj de la utilo de la Nova Disvolva Banko al disvolviĝo de BRICS-landoj.


Menciinde estas, ke ekde 2022 la Ĉina Jaro de BRICS, la kunlaboro de BRICS-landoj rikoltis riĉajn fruktojn, metante solidan fundamenton por ĉi tiu pintkunveno. La 14-a Pintkunveno de BRICS okazigita en Pekino en junio de la lasta jaro aprobis dokumentojn kiel la Iniciaton de BRICS pri Komerco kaj Investo por Daŭripova Disvolviĝo kaj la Iniciaton de BRICS pri Plifortigo de Kunlaboro en Provizaj Ĉenoj kaj publikigis la Pekinan Deklaracion, montrante la direkton por kunlaboro en la nova epoko.


Nun pli kaj pli multaj landoj deziras partopreni en la kunlaboro de BRICS, kio estas viveca enkorpigo de la forta vigleco kaj influo de tiu ĉi kunlabora mekanismo kaj spegulas, ke la BRICS-spirito "malfermeco, inkluzivemo, kunlaboro kaj komuna gajno" konformiĝas al la tendenco de la epoko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio