Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sudafrika prezidento
2023-08-23

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa la 22-an de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko.



Xi Jinping diris, ke tio estas la kvara vizito de li kiel ĉina prezidanto al Sud-Afriko, kaj okaze de la refoja vizito post 5 jaroj, li sentis apartan amikecon. Li diris, ke sub la gvidado de prezidento Ramaphosa, la nacia evoluado kaj internacia influo de Sud-Afriko progresis multe, kaj pro tio la ĉina flanko tre ĝojas kaj deziras al Sud-Afriko pli grandan progreson sur la vojo al disvolviĝo. Li aldonis, ke dum la pasintaj 10 jaroj, en Sud-Afriko li vidis viglan disvolviĝon de ĉin-sudafrikaj rilatoj.


Li diris, ke la ŝlosilo por la bonaj ĉin-sudafrikaj rilatoj kaj profunda ĉin-sudafrika amikeco kuŝas en tio, ke la du landoj kaj la du partioj ĉiam kundividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj tiel starigis profundan amikecon de kamaradoj kaj fratoj. Nun, ĉe la nova historia deirpunkto, daŭrigi amikecon, profundigi kunlaboron kaj plifortigi kunordigon estas la komunaj deziroj de la du landoj kaj ankaŭ la gravaj taskoj metitaj de la epoko al ambaŭ flankoj. Xi Jinping substrekis, ke li volas labori kun Ramaphosa por antaŭenpuŝi la ĉin-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio