Arta Vespero inaŭgurita en Pekino |
2023-08-23 |
La 18-an de aŭgusto la evento "Arta Vespero" estis inaŭgurita en la Jarmila Monumento de Pekino. Vizitantoj povas ĝui kvar specialajn ekspoziciojn, nomitaj "Ĉiela vivo en Parizo: Mondvojaĝa ekspozicio", "La lumo de antikva romia civilizo", "Unu arbo, unu mondo" kaj "Celloko: Marso". Aldone, estas ekspozicio pri tradiciaj ĉinaj manartaĵoj, akompanataj de bazaro pri folklora arto kaj metiartoj kun partopreno de artistoj kaj metiistoj el malsamaj lokoj de Ĉinio. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |