Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilo festis Nacian Tagon de Ĉina Enmigrado
2023-08-22

Pluraj aktivaĵoj markis la celebradon de Nacia Tago de Ĉina Enmigrado en Brazilo, kiun oni festas la 15-an de aŭgusto. En tiu dato oni ankaŭ festis la 49-jariĝon de estigo de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.



La 17-an de aŭgusto, brazila parlamento okazigis eventon en Braziljo, ĉefurbo de la lando, memore al la dato, kun ĉeesto de reprezentantoj de la ĉina komunumo kaj de la ĉina ambasadorejo en Brazilo.


En sia parolo, la prezidento de brazila parlamento, Arthur Lira, substrekis la kontribuojn de ĉinaj enmigrintoj al socia kaj ekonomia disvolvado de Brazilo, kaj laŭdis la amikajn interŝanĝojn kaj la strategian partnerecon inter ambaŭ landoj.


Siavice, Jin Hongjun, ministro-konsilanto de ĉina ambasadorejo en Brazilo, taksis la eventon "tre grava por la ĉina komunumo". Li menciis la vojaĝon de brazila prezidento Lula al Ĉinio en aprilo ĉi-jare kaj deklaris, ke ambaŭ landoj klopodas por efektivigi la interkonsentojn tiam atingitaj inter prezidantoj Lula kaj Xi Jinping en pluraj areoj.



Pedro Murilo Ortega Terra, nome de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj de Brazilo, diris, ke venontjare Brazilo kaj Ĉinio kune festos la 50-jariĝon de la estigo de diplomatiaj rilatoj kaj la 20-jariĝon de la fondiĝo de la Komitato Brazilo-Ĉinio pri Altnivela Kunordigo kaj Kunlaboro.


En la urbo San-Paŭlo okazis la premidona ceremonio de la konkurso pri desegno "De Enmigrado al Nuna Tempo: Interŝanĝoj kaj Kultura Integriĝo Inter Brazilo kaj Ĉinio", pri la amikeco kaj interŝanĝoj pli kaj pli intensaj inter ambaŭ landoj. La konkurson partoprenis studentoj el 396 brazilaj lernejoj.


En la urbo Rio-de-Ĵanejro oni ankaŭ festis la Tagon de Amikeco Inter Ĉinio kaj Rio-de-Ĵanejro, per ceremonio en la Ŝtata Konsilantaro de la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kiu substrekis la kontribuojn de institucioj kaj individuoj por pragmata kunlaboro inter ambaŭ flankoj, inkluzive de la asocioj de ĉinoj, Instituto Konfuceo kaj la brazila oficejo de Ĉina Amaskomunika Grupo.



La unua oficiala alveno de ĉinaj enmigrintoj al Brazilo okazis la 15-an de aŭgusto 1900. Pro tio, en 2018, brazila registaro deklaris la 15-an de aŭgusto kiel Nacia Tago de Ĉina Enmigrado. Nuntempe vivas en Brazilo pli ol 300 mil ĉinoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio