Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alessandra Madella: Estonte, Ĉinio certe ludos gravan rolon
2023-08-21


En la okdekaj jaroj de lasta jarcento mi lernis Esperanton en kurso de Dennis Keefe en kastelo Grezijono. Estis tre bela sperto konatiĝi kun multe da homoj de malsamaj landoj, paroli, manĝi, ekskursi kaj ludi kune. De tiam komenciĝis en mia vivo longdaŭraj amikecoj kun multe da alilandanoj kaj precipe azianoj. Dank' al Esperanto mi eĉ povis instrui dum multe da jaroj en Ĉinio, en Kunming kaj nun en Zaozhuang. Kvankam la kovima pandemio dum iom da tempo igis renkontiĝojn pli malfacilaj, mi ĝojas, ke la tri ĉi-someraj kongresoj de Esperanto en Italio estis tre sukcesaj kaj multe da aziaj samideanoj sukcesis veni al Italio por ili.



Partoprenis en la Universala Kongreso de Torino pli ol 1 300 homoj kaj pli ol 400 ĉeestis la kunkongreson de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) en Linjano Orsabla (Lignano Sabbiadoro), mara urbeto proksime de Venecio. Ĉiuj kongresoj havis tre riĉan programon, en kiu interalie Ĉinio ludis gravan rolon. Jam en la Movada Foiro de la UK sin prezentis Ĉina Esperanto-Ligo kaj Zaozhuang-Universitato, kiu havas kvar-jaran Esperanto-fakon rekonatan de la ĉina registaro. La vicprezidanto de la universitato mem ĉeestis kaj invitis la partoprenantojn viziti la universitaton kaj ĝian Esperanto-Muzeon. Dum la solena malfermo oni anoncis la elekton de profesorino Gong Xiaofeng (Arko) en la estraron de UEA kaj sekvis al tio la tiel dirita "Ĉina Tago" kun prelegoj de la vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj de Zaozhuang-Universitato. Prelegoj de gravuloj kaj artistoj de aliaj universitatoj enkondukis interesan artan ekspozicion pri ĉinaj ideogramoj. La multnombra publiko estis interesata kaj multe ĝuis pri la anonco, ke multaj el tiuj gravuloj dezirus lerni Esperanton. Ankaŭ en la kongreso de ILEI en Linjano Ĉinio ludis tre gravan rolon, interalie dank' al la prezentado de filmoj pri etnoj de Yunnan-provinco respektive fare de la reĝisora paro Duan Jike kaj Zhang Di kaj de reĝisorinoj Zhang Nanxi kaj Tang Jingchuan. Lin Lisa de la grupo de Tianjin prelegis pri teo en ĉina historio kaj sia projekto "Teo, Amo kaj la Mondo". Belis ankaŭ la prelegoj de Yu Jianchao pri Laŭlum kaj de Arko pri la instruado de Esperanto en ĉinaj lernejoj de la historia vidpunkto. Arko ankaŭ donis la honoran prelegon de la simpozio de ILEI, pri la tipoj kaj spertoj de instruado ekster lerneja medio en la ĉina historio. De la praktika vidpunkto, en la kongreso de TEJO eblis ankaŭ vizitadi popularan kurson de ĉigong-o.

+ "La Silka Vojo" de MA-GA Filmoj (Max Garcia kaj mi): precipe pri ujguroj en Xinjiang


Tiuj buntaj programeroj pri Ĉinio estis certe tre interesaj por mi, kiu multe ŝatas la diversajn aspektojn de la granda lando kaj esperas, ke la kono pri ĝia kulturo povos pli kaj pli disvastigi por akiri pacajn interrilatojn en la mondo. Estis ankaŭ bele vidi tiel reliefita la laboron de multaj ĉinaj samideanoj, institucioj kaj komunikiloj pri Esperanto-instruado.



Estonte, mi pensas, ke Ĉinio certe ludos gravan rolon. Multe da homoj vidas ĝin kiel lulilon de ebla renesanco de la Esperanto-movado tutmonde kaj spektas kun granda intereso la sperton de Zaozhuang kaj de aliaj lokoj, kie Esperanto estas sukcese instruata. Kiel substrekis la nova honora prezidanto de UEA, Renato Corsetti, estus ankaŭ grave, ke Ĉinio subtenu la Esperantan disvolvon de aliaj landoj laŭ la Silka Vojo, kiu certe povus helpi grandan kreskon de interkultura komunikado, paco kaj prospero en la regiono.







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio