Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping respondis al universitatanoj de Konfucea Instituto en Durbana Universitato pri Teknologio
2023-08-21

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping letere respondis al universitatanoj de la Konfucea Instituto en la Durbana Universitato pri Teknologio, Sud-Afriko, kuraĝigante ilin bone lerni la ĉinan lingvon kaj kontribui por heredi kaj disvolvi la dulandan amikecon kaj kunlaboron.


En majo 2013, kiam Xi Jinping faris viziton al Sud-Afriko, li vidatestis la subskribon de la du flankoj, Ĉinio kaj Sud-Afriko, por fondi la Konfucean Instituton en la universitato. Lastatempe, kvindek universitatanoj de la Konfucea Instituto kunverkis leteron al Xi Jinping, rakontante sian sperton kaj rezulton el la lernado de la ĉina lingvo, dankante Xi Jinping kaj la ĉinan registaron pro ties helpo al ili, kaj entuziasme atendas, ke prezidanto Xi refoje vizitu Sud-Afrikon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio