Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris gravan instrukcion pri kontraŭinunda laboro kaj savado
2023-08-18


Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan instrukcion pri kontraŭinunda laboro kaj savado. Li diris, ke lastajn tagojn pro la tajfuno Doksuri ekstreme pluvegis en norda Ĉinio kaj aliaj lokoj, kio kaŭzis inundon, akvosaturitan geologian katastrofon, kaj en Pekino, Hebei-provinco kaj aliaj lokoj aperis mortoj kaj vundoj.


Xi Jinping postulis, ke diversaj lokoj plenforte serĉu kaj savu perditojn, bone kuracu vunditojn kaj konsolu familianojn de viktimoj, maksimume reduktu nombron de mortintoj kaj vunditoj, ke oni konvene aranĝu suferantojn, intense riparu damaĝitajn infrastrukturojn de trafiko, komuniko kaj elektro por kiel eble plej frue rekomenci normalan ordon de la vivo kaj laboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio