Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Refunkcias malnovaj vagonoj de pekina metroo
2023-08-16

Ekde la 8-a de aŭgusto, la kompanio Pekina Metroo (angle Beijing Subway) ekfunkciis sur la 1-a linio trajnon kun malnovaj vagonoj. La trajno veturas de 14:00 ĝis 15:00 en labortagoj en la sekcio inter la stacioj Gucheng kaj Fuxingmen. Oni reaperigas per glumarkoj kaj kelkaj instalaĵoj la aspekton de tipaj vagonoj en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. La tipaj trajtoj inkludas la horizontalajn sidlokojn, verdan koloron kaj malnovan liniomapon, kaj alportas al pasaĝeroj vetursperton de pasinta memoro.










Pekina metroa trafiko kreskas dum la disvolvo de la urbo. La kompanio celas rakonti la historion de la veturiloj kaj la metrotrafiko per la trajno, tiel la pasaĝeroj povos havi pli riĉan sperton dum veturado, scii la progreson, ŝanĝojn de metroa teknologio kaj vidi la rapidecon de metroa disvolviĝo, kaj kune rerigardi la memorojn pri la tempopaso de subtera trafiko sub la ĉefurbo.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio