Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sen Timo, Kajto aperigis sian naŭan Esperanto-albumon!
2023-08-14

La 3-an de aŭgusto aperis Sen Timo, la naŭa albumo de la grupo Kajto, kiu de 25 jaroj muzikas en Esperanto. La nomo de la albumo evidente rilatas al la samnoma kantvideo kaj manifesto – lanĉita la 21-an de septembro 2020, Tago de Paco – iniciatita de Kajto kaj realigita kunlabore kun dekoj da Esperantaj muzikistoj tra la mondo en 2020. Ja Sen Timo estas la lasta trako de tiu ĉi albumo. Ĝi temas pri la rajto de ĉiu infano ludi sen timo.



Rigardante al kio okazis en la mondo dum la jaroj post la lanĉo de la manifesto, oni konstatas, ke homoj daŭre mortas pro militoj kaj kreskas internacia tensio, sekve subteni pacon kaj la rajton de infanoj senti sin sekuraj por ludi kaj ĝui la vivon fariĝas grava temo por muzikalbumo.


Por antaŭenigi la mesaĝon de la "Sen-Timo"-Manifesto – "En paco ludi - sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti... estas la rajto de ĉiu infano!!!" – Kajto invitis plurajn gastmuzikistojn el malsamaj landoj, kaj aparte menciinda estas la partopreno de studentoj de la lernejo La Grande Ourse (La Granda Ursino) de La Chaux-de-Fonds en Svislando, kiuj ne nur kantas, sed ankaŭ mem verkis la tekstojn de kvar kantoj.


La tekstoj de la kantoj en tiu ĉi albumo emfazas valorojn kiel paco, amo kaj frateco inter la homoj, instigas homojn havi pozitivan sintenon pri la vivo. Ankaŭ melodioj estas kutime gajaj kaj alportas bonajn sentojn al la koroj de la aŭskultantoj. Ĝuste tiujn sentojn ni bezonas por kunkonstrui belan kaj pacan estontecon por la homaro.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de ĉiu kanto kaj aĉeti tiun ĉi bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115/9-sen-timo.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio