Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj: Ĉina ekonomia releviĝo estas ondosimila procezo
2023-08-14

En la unua duono de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio kreskis je 5.5% kompare kun la pasinta jaro, inter ili, la kreskorapideco de la dua trimonato atingis 6.3%, superante la merkatajn atendojn. Nun, sub la malvigla internacia ekonomia situacio, Ĉinio lastatempe publikigis serion da politikoj favoraj al la disvolvo de privataj firmaoj, celante akceli konfidon al ekonomia disvolviĝo kaj kapti potencialan forton. Tio altiris vastan atenton en- kaj eksterlande.


Laŭ Reuters, sekvante la gvidliniojn de la ĉina registaro, la komisiono de Ĉinio pri disvolvo kaj reformado publikigis specifajn rimedojn, emfazante la gravecon de privata investo. La raporto ankaŭ atentigis, ke diversaj ĉinaj ministerioj, kontrol-organizoj kaj la centra banko promesis doni pli da financa subteno al malgrandaj firmaoj.


Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis, ke la privata ekonomio estas ŝanco por disvolviĝo de Ĉinio. Ne estas surprize, ke la ĉina registaro aperigis proponojn pri antaŭenigo de disvolviĝo kaj kresko de la privata ekonomio, kio vekis altan atenton kaj atendojn de ĉiuj flankoj. Laŭ la artikolo, nun la ekonomia perspektivo de Ĉinio ne estas malhela, ĉar ankoraŭ ekzistas reformadaj dividendoj.


La ĵurnalo Nouvelles D'Europe publikigis artikolon atentigante, ke post duonjara reboniĝo kaj monitorado de diversaj indikilaj datumoj, laŭ la nova situacio kaj ŝanĝoj en la makro- kaj mikro-aspektoj, ĉina ekonomia politiko denove frontas alĝustigon. Laŭ la oficiala prognozo, la ekonomia kresko de Ĉinio ne ŝanĝiĝis, kaj la ekonomia releviĝo de Ĉinio estas ondosimila procezo.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio