Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La estonteco de fervojo en Ĉinio
2023-08-11

Kiam oni parolas pri ĉina fervojo, la unua bildo kiu venas al la kapoj de homoj estas tiu de altrapida trajno. Dum la lastaj jardekoj, ĉina fervoja reto ne nur multobliĝis, sed ankaŭ trajnvojaĝoj inter ĉinaj urboj fariĝis pli komfortaj kaj rapidaj. Ankaŭ enurbaj vojaĝoj fariĝis pli konvenaj rezulte de la rapida kresko de metroo en ĉinaj urbegoj.


Studento el Pakistano spertas trajnsimulilon.


Eksterlandanoj venintaj al Ĉinio povas pensi, ke kadre de fervoja transporto ĉinoj jam vivas en la estonteco, sed inter ĉinoj la sento ne nepre estas la sama. Unue, la populacio de Ĉinio superas unu miliardon da homoj kun kreskanta averaĝa enspezo kaj emo vojaĝi pli ofte. Due, ankaŭ oficvojaĝoj fariĝas pli oftaj rezulte de la ekonomia disvolviĝo de la lando, dum pli kaj pli da homoj loĝas for de la laborejo kaj dependas de metroo. En la skalo de Ĉinio, etaj ŝanĝoj en kutimoj de homoj povas krei grandegajn postulojn pri plibonigo de kapablo, rapideco kaj efikeco de transportoj.


Konstruado de novaj fervojoj kaj flughavenoj ja pli faciligas la vojaĝadon inter urboj, kaj novaj metrolinioj ja mildigas la problemojn de enurba transporto. Sed ĉu tiuj solvoj sufiĉos por la estonteco? Certe ne! Kreskigi la nombron de trajstacioj kaj flughavenoj en urbegoj ja povas mildigi urĝajn problemojn, sed laŭ longtempa perspektivo la sistemo pri pasaĝertransporto iam saturiĝos. Same la konstruado de pliaj metrolinioj ne alportos definitivan solvon por cirkulado de homoj ene de urbo. Laŭ longtempa perspektivo, la tuta sistemo devas fariĝi pli efika, kaj por tio necesas investi en teknologio.


Trafik-Kontrola Teknologi-Kompanio Limigita estas alt-teknika firmao en la distrikto Fengtai de Pekino, kie fakuloj esploras novajn teknikojn por pasaĝertransporto en la estonteco. Dum vizito al la firmao, oni sentas sin impresita pri tiom da interesaj kaj kreivaj projektoj.


Fakulo klarigas pri la novaj teknikoj disvolvataj por fervojo.


Unu grava punkto estas la atendotempo kaj minimuma distanco inter trajnoj por eviti kolizion. Ju pli da trajnolinioj povas akcepti, des pli da pasaĝeroj ĝi povos transporti. Nunaj teknologioj signife reduktis la atendon inter unu trajno kaj la sekva kaj plibonigis la sekurecon de surrelaj transportiloj. Nuntempe oni esploras aplikon de novaj teknologioj, kiel 5G-a interreto kaj artefarita intelekto, por plialtigi la efikon de fervoja reto.


Tre bona ekzemplo de tiu apliko estas projekto disvolviĝata por la rapida metrolinio kiu ligas la urbon Pekino al la Ĉefurba Flughaveno. Nuntempe, la trajno iras de la urbo al flughavena terminalo 3, sekve al terminalo 2, kaj el tie revenas al la urbo. Laŭplane, en la estonteco la trajno disiĝos dum voje, kun kelkaj vagonoj survoje al terminalo 2 kaj aliaj al terminalo 3. Rezulte de tiu ŝanĝo, la ir-revena vojaĝo fariĝos pli rapida kaj malpli longa por ĉiuj pasaĝeroj. Dum la vojaĝo, tamen, vi devos certiĝi, ke vi estas en la ĝusta vagono.


Kiel malsamaj vagonoj povos sekvi malsamajn vojojn? Kiel vagonaro povas dumvoje disiĝi en plurajn, aŭ kiel du aŭ pliaj povas kuniĝi por fariĝi unu pli granda? Vagonoj estos kunligitaj per ligiloj ne fizikaj, sed elektronikaj, kaj ĉiu vagono estos sendependa. Precizega regado de la rapideco de ĉiu vagono tenos la tutan vagonaron kune, kaj kiam estos necese apartigi vagonojn, sufiĉos ŝanĝi la rapidecon de tiuj vagonoj apartigotaj.


Sensiloj kapablas detekti obstaklojn sur la vojo kaj haltigi la trajnojn por eviti akcidenton.


Tiu tekniko malfermas aliajn eblecojn. Ekzemple, esploristoj disvolvas saĝan modelon de metroo en kiu ĉiu vagono sekvas malsaman itineron laŭlonge de la vojo, kunligante dumvoje kun aliaj vagonoj el malsamaj lokoj. Per tiu sistemo, pasaĝero povas alveni pli rapide al sia celloko sen ŝanĝi linion dumvoje. Sekva paŝo estos uzi saĝan regadsistemon bazitan sur neŭraj retoj por realtempe modifi la itineron de ĉiu vagono kun la celo optimumigi la efikecon de la reto.


Alia tekniko esplorata temas pri kajutŝanĝeblaj trajnoj. La baza koncepto estas disvolvi kajutojn facile apartigeblajn de la cetera parto de vagono. Tiel oni povus laŭbezone alĝustigi la kvanton da seĝoj, litoj, restoracioj ktp en pasaĝertrajnoj, kaj ankaŭ facile adapti kargotrajnojn laŭ realtempa bezono.


Ankaŭ gravega estas la sekureco de fervojoj: sensiloj en la trajnoj kaj ĉe la reloj kapablas detekti obstaklojn kaj aŭtomate reagi por eviti akcidenton. Ene de trajno, saĝaj kameraoj povas, interalie, identigi minacojn al sekureco de pasaĝeroj kaj informi gardiston. Dum la pandemio de KOVIM-19, specialaj kameraoj en la pekina metroo sukcese kontrolis la korpan temperaturon de pasaĝeroj por redukti la riskon de amasinfektado. En pekina metroo estas malpermesate manĝi kaj trinki, sed kelkaj homoj malobservas tiun regulon kiam ne estas gardisto en la vagono. Ili ne scias, ke saĝa kamerao kapablas rimarki kion ili faras. Ĉiam estu zorgema pri la reguloj de publika transporto, ili ekzistas por eviti akcidentojn kaj malagrablaĵojn.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio