Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nuda, Kjara surprizas Esperantan muzikan scenejon!
2023-08-10

En 2019, la itala muzikistino Kjara (Chiara Raggi) debutis en la Esperanta muzika scenejo per sia unua albumo Blua Horizonto. Kvankam la pandemio de KOVIM-19 malfaciligis okazigon de ĉeestaj koncertoj, tamen Kjara plurfoje sin prezentis en retaj kongresoj, ĉiam akompanata de sia gitaro, kiu faras mirindan duopon kun ŝia bela voĉo.



Post tiom da jaroj (kaj pandemio), Kjara refoje surprizas Esperantujon, ĉi-foje per la bitalbumeto Nuda. La nomo ne povus esti pli trafa: anstataŭ gitaro, Kjara ĉi-foje estas akompanata de la piano de Simone Migani, kaj por ŝi, muziki sen gitaro estas kvazaŭ muziki nuda. Por Kjara, tiu ĉi albumo pruvas, ke ŝi trapasis tiun defion kaj ampleksigis la horizonton de sia muziko. Por ni, la aŭskultantoj, la dialogo de Kjara kun la piano estas unu el la plej agrablaj novaĵoj en Esperanta muzika scenejo lastatempe.


Kun la piano, la muziko gajnis aranĝon tute alian ol tiu de la pasinta albumo, kun sono pli milda kaj trankviliga. Sen gitaro, Kjara fokusiĝis sur sia voĉo kaj eluzis la tutan povon de ĝi.


Tiu Ĉi Tempo estas la unua kanto de la bitalbumeto. En ĝi la voĉo de Kjara dancas inter flustro kaj krio laŭ la melodio de la piano, miksante sentojn de ĝojo kaj malĝojo, aflikto kaj trankvilo. La teksto temas pri la ŝancoj alportataj de la vivo al ni kaj la graveco plene ĝui la vivon, ĉar tiu ĉi tempo estas la nura kiun ni havas.


Sekve venas Nombru Ĉion, kun bela, trankviliga kaj esperplena melodio. Ĝia teksto instigas homojn rigardi la vivon el pozitiva angulo. La flustra voĉo de Kjara kontraste kun la akuta sono de la piano kunkreas gajan senton favoran por ke oni nombru la bonajn aferojn de ĉiutaga vivo por tiel sentu sin pli feliĉa.


Sablo Venta estas kanto inspirita de ŝia naskiĝurbo Rimini, kie sablo kaj foje vento miksiĝas, kreante kaoson. Per poezia rakonto pri tiu rilato inter sablo kaj vento, Kjara kreis tekston aparte elstaran kaj kun profunda enhavo por pripensado. La melodio evoluas de io simpla kaj tediga al io pli kompleksa kaj bela, akompanante la tekston: la turmentoj kaj malkomfortoj estas spicaĵoj kiuj donas guston al la vivo.


La albumo finas per nov-aranĝita versio de la plej konata kanto de Kjara: Mozaiko. En ĝi, piano kaj Kjara majstre dialogas, kaj ambaŭ muzikistoj plene montras sian talenton. La albumo finiĝas lasante la aŭskultanto kun la deziro refoje aŭskulti ĝin.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti tiun ĉi bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/3-nuda.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio