Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usonaj universitatoj kaj ĉina retkomerco
2023-08-09


Lastatempe studentoj el usonaj universitatoj mendis specialan huoguo-n en Chengdu, Sichuan, Ĉinio. Ili skanis du-dimensian kodon per poŝtelefono, kaj post nelonge liveristo alportis materialojn kaj manĝilojn abonitajn de ili.



Ili gustumis diversajn pladojn kaj flaris la fortan aromon de la varmega poto. Post ĝissata manĝado, ili fariĝis vivelsendistoj kaj vidis la potencon de ĉina retkomerco per ilia rezulto de pli ol 3 000 mendoj en du horoj.


Ĝis la fino de 2022, la nombro de uzantoj de eksped-servo de ĉiutagaj necesaĵoj en Ĉinio atingis 521 milionojn, kaj huoguo estas unu el la distingaj specoj de manĝaĵoj. La ekonomia disvolviĝo alportis grandan oportunon al homoj.


Redaktoro: Sheng Min







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio