Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chengdu estas bela urbo en la okuloj de fremdlandanoj por 31-a Somera Universiado
2023-08-08


Elavenil Valarivan, barata sportistino naskita en 1999, diris, ke ŝi unuafoje venis al Chengdu kaj tio estas ŝia tria vizito al Ĉinio. Post la konkursoj ŝi vizitos la bazon de grandaj pandoj.



Pedro Consoli, brazila raportisto de la ĵurnalista grupo por la universiado, unuafoje venis al Ĉinio. Li diris, ke Chengdu estas tre bela urbo, pli verda ol li imagis.



Slovaka akvopilkisto Kovacik Peter Jan diris, ke li ŝatas la manĝaĵon kaj kulturon de Chengdu, kiuj donis al li bonan impreson. Parolante pri la malferma ceremonio okazinta la 28-an de julio, li diris, ke li estis surloke kaj sentis, ke ĉio estas bela. "La plej impona afero estis la torĉ-stafetado, ekbruligo de fajro kaj la artfajraĵoj, kiuj estis tre tre mirindaj! Ĉio ĉi profunde impresis min."



Portugala tenisisto Ribeiro diris, ke la konkurso estis tre malfacila, sed feliĉe la spektantoj akompanis ŝin trapasi la malfacilan tempon. Ŝi venis la unuan fojon al Chengdu, kaj ŝi ne sciis multon pri la urbo, sed la malferma ceremonio donis profundan impreson al ŝi. Ŝi uzis plurfoje la vorton "mirinda" por priskribi tion. Ŝi vere sentis la junan viglecon de la urbo Chengdu.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio