Kiel 5G efikos sur niaj vivoj? |
2023-08-08 |
Jam de pluraj jaroj 5G-a interreto kaj rilataj teknikoj estas realo, sed ankoraŭ malmultaj homoj konscias pri ĝiaj eblaj aplikoj kaj kapabloj. Por konsciigi homojn pri tiu temo, la ĉina teknologia firmao Huawei estigis 5G-spertejon en Pekino, kie vizitantoj povas vidi kaj sperti plurajn malsamajn aplikojn de 5G-a interreto. Per 5G-tekniko homoj en Pekino povas realtempe kontroli kameraon instalitan ĉe Huangpu-rivero en Ŝanhajo.
Pli komforta endoskopio: post engluti kapsulon entenanta kameraon, kuracisto en ajna loko - eĉ eksterlande! - povas realtempe vidi la internaĵojn de paciento. Diversaj aparatoj por sanekzamenoj povas esti realtempe kontrolataj per komputilo el fora loko - eĉ eksterlande! Saĝaj sensiloj ligital al 5G-a interreto povas altigi la nivelon de komforto kaj sekureco de via hejmo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |