Kulturaj spertoj de sportistoj en 31-a Somera Universiado |
2023-08-03 |
Kiam nokto falis kaj la sportkonkursoj finiĝis, la vigla atmosfero moviĝis de sportejo al la vilaĝo de la universiado. Male ol la arda konkurenca etoso de la konkursoj, la kulturaj spertoj estas kaj interesaj kaj distraj. La butiko en la vilaĝo estas bona loko por ke la sportistoj malstreĉiĝu. Antaŭ la budo plena de ĉinaj kulturaĵoj, oni atente rigardas, elektas kaj spertas. Ĉe la angulo pri ĉinlingva lernado, itala sportisto skribis sian nomon en la ĉina. La novaj spertoj permesas al sportistoj malstreĉiĝi. Jen junularo. Jen la chengdu-a universiado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |