Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Universiado en Chengdu kaj atingoj de sporto en Ĉinio
2023-08-03

Nokte de la 20-a de julio, mi estis en la internacia flughaveno Cumbica en Brazilo, atendanta en vico por ekspedi mian bagaĝon al Ĉinio. Antaŭ mi estis aro da atletoj, ĉiuj en novaj uniformoj de brazila teamo, kun la emblemo de CBDU (Brazila Konfederacio pri Universitataj Sportoj). Tiu granda delegitaro de junaj atletoj el malsamaj sportoj respondecis pri granda elcento de la tuta aro da pasaĝeroj en la aviadilo kiu kunportis nin al Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio. Post tiu 12-hora flugo ni disiĝis: la atletoj iris al Chengdu kaj mi al Pekino.


Ĉina delegitaro salutas la publikon en la malferma ceremonio de ĉijara universiado en Chengdu.


Dum la vojaĝo, plejparto de la atletoj bone dormis, kelkaj restis vekaj spektante filmojn, kaj mi aparte memoras pri basketbalisto kun longegaj kruroj, tre longaj por komforte akomodiĝi inter la seĝoj.


La entuziasmo de tiuj brazilaj atletoj certe ne estis malpli granda ol tiu de atletoj el aliaj landoj venintaj al Chengdu por la universiado. En Adis-Abebo, atendante mian flugon, mi imagis kiom multe tiuj atletoj estus impresitaj de la disvolviĝo de Ĉinio.


Chengdu estas bela kaj moderna urbo, kiun mi vizitis en 2021. Tie mi vizitis la bazon pri bredado de grandaj pandoj; gustumis la mondfamajn pladojn de sichuan-a kuirarto, unu el la ok ĉefaj regionaj kuirartoj de Ĉinio; kaj spektis prezentaĵon de Sichuan-a Opero, unu el la plej famaj stiloj de tradicia ĉina opero. Ne for de Chengdu oni povas viziti vilaĝojn de etnoj kaj lokojn kun aparta historia graveco, ekzemple la antikva irigacia sistemo Dujiangyan kaj la arkeologiejo Sanxingdui.


La 20-an de julio, brazilaj atletoj atendis en vico por ekspedi bagaĝon kaj ekflugi al Chengdu.


Sed ni fokusiĝu sur sporto en tiu artikolo. Ĉinio jam gastigis multajn gravajn internaciajn sportkonkursojn kaj ĉiam provizis servojn kaj strukturon altnivelajn por tiuj eventoj. Plie, multaj landoj emas konstrui kaj reformi stadionojn por grandegaj internaciaj sportaj eventoj, ĉefe Olimpikoj, sed nur kelkaj emas fari la samon kiam temas pri evento malpli atentata, kiel universiado. La investo de Ĉinio en konstruado kaj reformado de sportejo uzataj por ĉijara universiado montras ne nur, ke la lando alte taksas universitatajn sportojn, sed ankaŭ evidentigas la laŭdindan laboron de la ĉina registaro por popularigi sporton kaj sanigan vivstilon.


En tiu ĉi jarcento, Brazilo gastigis la Tut-Amerikajn Ludojn en 2007, la Futbalan Mondpokalon en 2014, kaj la Somerajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn en 2016. Komentoj pri tiuj eventoj en amaskomunikiloj kaj sociaj retejoj ofte priskribis la registarajn investojn faritajn por tiuj eventoj kiel malŝparo da mono. Ĉu pravaj aŭ ne, tiuj komentoj eĥas similajn komentojn en multaj aliaj landoj kiuj gastigis tiajn eventojn. Kial? La respondo estas simpla: abundas ekzemploj de stadionoj kaj aliaj strukturoj konstruitaj por granda sporta evento, kiuj poste estis simple forlasitaj aŭ detruitaj, sen alporti avantaĝojn por la popolo.


En Ĉinio, male, plejparto de homoj vidas tiujn grandajn eventojn ne nur kiel ilo por montri al la mondo la kulturon kaj la multajn atingojn de Ĉinio, sed ankaŭ kiel io, kio alportos pluan disvolviĝon al la gastigurbo, el kiu profitas ankaŭ la popolo. Veninte al Pekino, mi konstatis, ke plejparto de la infrastrukturo konstruita por la Someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2008 ne nur estas konservataj kaj daŭre gastigas sportajn eventojn, sed ankaŭ multaj el ili fariĝis turismejoj kaj sportejoj. En kelkaj el tiuj lokoj, ordinaraj homoj informiĝas pri iu sporto kaj povas ĝin lerni kaj praktiki. En la lasta vintro, multaj homoj en Ĉinio profitis la infrastrukturon de la skiejoj konstruitaj por la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 por praktiki vintrajn sportojn.


Loĝejoj konstruitaj por gastigi atletojn dum universiado en Chengdu


Tiel funkcias planado de sportaj eventoj en Ĉinio: oni ne rigardas nur la eventon, sed ankaŭ la postulojn kaj mankojn surloke, por disvolvi ampleksan projekton uzante la eventon kiel simbolon. Antaŭ kaj dum la ludoj, kreiĝas etoso favora por stimuli homojn praktiki sportojn kaj diversaj aktivaĵoj pri diskonigo kaj stimulado pri sportoj ampleksigas la efikon de tiu entuziasmo. Post la ludoj, lokaj homoj havas pliajn oportunojn por lerni kaj praktiki sportojn, kaj kiu povas antaŭvidi, ĉu inter ili estas iu, kiu fariĝos pintnivela atleto de Ĉinio en la estonteco? Ju pli da homoj havas ŝancon praktiki iun sporton, des pli multaj talentuloj estos malkovritaj.


Aldone al ĉio jam dirite, la entuziasmo de ĉinoj pri sportoj ankaŭ estas bona por la landa ekonomio, ĉar kreskas jaron post jaro la elspezoj de ĉinoj pri sportoj: homoj aĉetas pli da sportaj ekipaĵoj, aliĝas al pagendaj trejnoj kaj pagas iom da mono por uzi sportejon. Tiuj elspezoj kreas postenojn, stimulas produktadon kaj vigligas provizadon de sport-rilataj servoj.


Per alpreno de saĝaj kaj ampleksaj politikoj pri sporto, kunligitaj kun tiuj pri aliaj sektoroj, Ĉinio sukcesas gastigi plurajn altnivelajn internaciajn sportajn eventojn kaj diversmaniere profiti de ili.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio