Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Tago en 108-a UK, Italio
2023-08-02


Posttagmeze de la 30-a de julio, laŭ la loka tempo, la ĉina delegacio por la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazigis la programon Ĉina Tago. La programo estis gvidita de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Ĉina Internacia Komunika Grupo, gastigita de Ĉina Esperanto-Ligo, Azi-Pacifika Centro de la grupo, Fremdlingva Eldonejo, kaj subtenita de la Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo kaj Zaozhuang-a Universitato. Al la programo sendis salutmesaĝon Liu Kan, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Milano de Italio. Al la programo partoprenis pli ol 80 personoj, inkluzive de Duncan Charters, prezidanto de UEA, Chen Wenge, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA.



La programo inkludas tri ekspoziciojn "10 jaroj: 'La Zono kaj Vojo'", "Ĉinaj etnoj tra lensoj" kaj "Ĉinaj ideogramoj kaj moderna desegno", kaj diskonigo pri ĉina E-movado, Esperantigo de UNESKO-Kuriero, 10-jariĝo de Esperanta Muzeo en Zaozhuang-a Universitato kaj libroj eldonitaj de Fremdlingva Eldonejo.


Duncan Charters en la programo


En sia salutparolo, Duncan Charters diris, ke Ĉina Esperanto-Ligo estas la plej forta landa E-asocio, kaj multe laboras por kulturaj interŝanĝoj per Esperanto, ĝiaj laboroj estas nepraj por UEA. Li dankis kaj esperis, ke la ĉina registaro povos daŭre subteni la Esperantan movadon kaj fari siajn kontribuojn por la prospero de nia afero, kune kun UEA.


Liu Kan diris en sia salutmesaĝo, ke lastatempe Ĉinio kaj Italio okazigis diversnivelajn kaj diversformajn interagojn, la programo Ĉina Tago rakontas ĉinajn rakontojn kaj tiujn pri komuna disvolviĝo de la lando kaj la mondo, kio malfermas plurkoloran fenestron por ĉeestantoj kaj la itala popolo. Li esperis, ke partoprenantoj povos kune kontribui por kultura diverseco kaj civilizacia interkompreno.


So Jinsu, estrarano de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio


Chen Wenge, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo


Chen Wenge diris, ke UK estas speciala platformo por reciproka lernado, interkompreno kaj internacia kunlaboro. Li esperis, ke tra la programo niaj samideanoj povos vidi verajn rakontojn pri komuna disvolviĝo de Ĉinio kaj la landoj en kunlaboroj kadre de "La Zono kaj Vojo", senti la intereson de interinfluo kaj interlernado de ĉina kaj fremdlandaj kulturoj kaj aŭdi la belajn melodiojn akiritajn dum la harmonia kunesto de malsamaj etnoj en Ĉinio.


Sekve Lü Pinjing, vicestro de Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, kaj Wang Chong, direktoro de Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo, respektive diskonigis pri la konceptoj de la ekspozicioj en la programo. Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, sendis salumesaĝon al la programo, en kio li alte taksis la ekspozicion "10 jaroj: 'La Zono kaj Vojo'" kaj diris, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" plene prezentas la zorgon de Ĉinio pri paca disvolviĝo de la tuta homaro.


Chen Wenge, Duncan Charters, So Jinsu, Renato Corsetti, Lü Pinjing kaj Wang Chong malfermas la ekspoziciojn.


Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, diskonigis la laborojn de la ligo en lastaj jaroj, precipe la lingvonivelon kaj kunlaborojn montratajn dum la esperantigo de UNESKO-Kuriero. Renato Corsetti, reprezentante la teamon de volontul-tradukistoj por la esperantigo, alte taksis la kontribuojn de la ligo por la eldonado kaj esperantigo, kaj dankis la ĉinan registaron pro ĝia subteno al E-movado. Li Muhai, vicprezidanto de Zaozhuang-a Universitato, diskonigis la daŭran evoluigon de la 10-jariĝinta muzeo. Li diris, ke la universitato daŭrigos la subtenadon al nia afero, la muzeo protektos la konservaĵojn per tekniko kaj subtenos E-kulturon per amzorgo.


Chen Wenge faras salutparolon al la teamo, formita de volontuloj el pli ol 10 landoj, kaj donas al ili atestilojn kaj memoraĵojn.


Renato Corsetti faras parolon.


La partoprenantoj diris, ke tra la mirindaj bildoj de la ekspozicio, ili pli profunde konas la ĉinan kulturon kaj ĉinajn kontribuojn por la mondo. Ili esperis, ke tiaj ekspozicioj povos esti daŭrigitaj, alportonte novajn pensmanierojn kaj modelojn.


Chen Wenge estas intervjuita de tanzania amaskomunikilo.


La 31-an de julio la dua plej granda ĵurnalo en Italio La Repubblica faris raporton pri la programo.







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio