Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glaciaĵoj refreŝigas homojn dum 31-a Somera Universiado en Chengdu
2023-08-02

En varmega somero, ni bezonas glaciaĵojn por refreŝiĝi. En la urbo Chengdu, gastigurbo de la 31-a Somera Universiado, pluraj muzeoj kaj turismejoj lanĉis glaciaĵojn speciale desegnitajn laŭ siaj karakteroj, ili estas kaj atentokaptaj kaj bongustaj. Kial ne iom gustumi ili?


Glaciaĵo de la muzeo de antikva konata poeto Du Fu entenas la elementojn de dometo, vojeto kaj bambuaro.


La "bronza homo" kun "ora masko" estas manĝebla en la muzeo de la ruino Jinsha.


Qingcheng-monto havas glaciaĵon kun la formo de ĝia enirejo.


La Granda Muro ĉe Jinlong "miniaturigas" sin sur glaciaĵo.


La antikva urbeto Huanglongxi vendas elegantajn glaciaĵojn.


Kvar malsamaj antikvaj maskoj estas prezentataj de la glaciaĵoj vendataj en la muzeo de konata ruino Sanxingdui antaŭ 3 mil jaroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio