Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis 108-a UK en Torino!
2023-08-01

La 30-an de julio, laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis en la Politeknika Universitato de Torino, Italio, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). Ĝis la 31-a de julio aliĝis al UK 1 287 esperantistoj el 69 landoj kaj regionoj.


Kunfotiĝo


En la inaŭguro, sinsekve faris parolojn la reprezentantoj de Unesko, Eŭropa Unio, registaroj kaj kulturaj institucioj de Piemonto kaj Torino, reprezentantoj de fakaj Esperanto-organizoj, kaj reprezentantoj de regionaj Esperanto-organizoj.


En la inaŭguro


En la inaŭguro oni laŭtlegis mesaĝon de la mondfama kantisto Andrea Bocelli, kiu fieris esti elektita kiel honora komitatano de la UK. Li diris en la mesaĝo, ke de sia piano-instruisto li lernis bazajn sciojn de Esperanto. Kvankam li poste forgesis la lingvon, tamen li ankoraŭ havas belajn memorojn pri ĝi.


Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Duncan Charters


Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prezidis la inaŭguron. Li bonvenigis la partoprenantojn el la tuta mondo kaj diris, ke espereble la partoprenantoj ĝuos la mirindan tempon unikan al ĉiuj esperantistoj en la venonta semajno, ili multe profitos je kulturaj interŝanĝoj, akademiaj esploroj, diskonigo kaj disvastigo kaj prezentoj de atingoj.


Parolas reprezentantoj de fakaj asocioj.


Kunfotiĝas la ĉina delegacio al UK kun Duncan Charters.


Al la inaŭguro ĉeestis ĉina delegacio, el Ĉina Esperanto-Ligo, kun 12 membroj, formita de Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo, Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo kaj Zaozhuang-a Universitato.


Chen Wenge, direktoro de Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, donacas la libron Iniciato "La Zono kaj Vojo" al tanzania kultura konsilisto.


En la kongresejo, Tanzania Esperanto-Asocio, organizanto de la 109-a UK en 2024, sendis delegacion por fari diskonigon. Chen Wenge, direktoro de Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kiel estro de la ĉina delegacio ricevis intervjuon de tanzania amaskomunikilo. Li diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Tanzanio havas longan historion, kaj li esperas, ke la unua UK okazonta en Afriko estos sukcesa kaj akiros kunlaborajn fruktojn por realigi pli vastajn kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn, kiuj antaŭenigos la disvolviĝon de "La Zono kaj Vojo" celante kungajnojn.


Posttagmeze de la 29-a de julio, Universala Esperanto-Asocio okazigis komitatan kunvenon. En la kunveno ĉina esperantisto Gong Xiaofeng estis elektita kiel estrarano. Profesoro Gong Xiaofeng instruis en Nanchang-Universitato antaŭ emeritiĝo. Ŝi estis ankaŭ vicprezidanto de la Internacia Esperanto-Instruista Asocio (ILEI) kaj respondeculo de la Instruista Laborfako de Ĉina Esperanto-Ligo. En la sama kunveno, Renato Corsetti estis elektita kiel honora prezidanto de la asocio, kaj Katalin Kováts, Anna Löwenstein kaj Privas Tchikpe honoraj membroj de la asocio.


Raportis Jiang Limin kaj Zhao Wenqi






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio