Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Atletoj kaj oficialuloj laŭdas instalaĵojn kaj servojn en Chengdu
2023-08-01

"Mirinda" estas vorto tre ofte aŭdata nuntempe en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco, kiu gastigas ĉi-jaran Someran Universiadon.



Sportistoj kaj oficialuloj partoprenantaj en la dujara somera sporta evento, kiu malfermiĝis en la 28a de julio, diris, ke ili estas profunde impresitaj de la instalaĵoj por la ludoj en la provinca ĉefurbo, kaj substrekis, ke Chengdu altigis la nivelon de la instalaĵoj, fariĝante modelo por ontaj gastigantoj.


"La organiza komitato de la ludoj konsideris rekomendojn de ĉiuj flankoj kaj faris sincerajn klopodojn por inkluzivi ilin en la preparlaborojn, kio starigis perfektan scenejon por ke atletoj brilu," diris Leonz Eder, portempa prezidanto de la Internacia Universitata Sporta Federacio (FISU), dum intervjuo kun China Daily.


Entute 6 500 atletoj el 113 landoj kaj regionoj konkuras en 269 konkursoj tra 18 sportoj en la universiado, kiuj daŭros ĝis la 8-a de aŭgusto. Dek tri novaj ejoj estis konstruitaj por la konkursoj, dum 36 ekzistantaj estis ĝisdatigitaj kaj renovigitaj por akomodiĝi al internaciaj normoj.


Atletoj eĥis la agantan prezidanton de FISU kaj diris, ke ili ankaŭ estas kortuŝitaj de la varma bonvenigo spertita de ili.


Elavenil Valarivan el Barato, kiu en la 29a de julio gajnis ormedalon en la virina konkurso pri 10-metra pafado per aerfusilo en Chengdu-a Lernejo pri Sporta Pafado, diris, ke la konkursejo kaj ĝiaj servoj estas bonegaj. "Kion ili faris ĉi tie estas tiel bona, mi volas diri, multe pli bona ol multaj el la lokoj, kie mi konkuris antaŭe... Mi estas vere feliĉa pro tio, ke mi estas en Chengdu," ŝi diris.


Brazila basketbalisto Caio De Souza Pacheco diris, ke la glata organizado de la evento helpas lin koncentriĝi pri lia sporto. "Mi estas tre feliĉa pro tio, ke mi estas ĉi tie. Ni estas tre ekscititaj... Kion oni faris en Chengdu, en Ĉinio, estas mirinde," diris Pacheco.


Jonathan Larsen, trejnisto de la germana badmintona teamo, diris, ke ĉiuj sportistoj ricevis varman bonvenigon en la Gimnazio de la Sporta Centro Shuangliu. "La ejo aspektas absolute mirinda. Kaj ni antaŭĝojas konkuri en ĝi," diris Larsen. La badmintonejo, kun teretaĝa areo de 14 626 kvadrataj metroj, entenas 14 kortojn kaj areon por ke atletoj prepariĝu por la ludo.


Sofus Rasmussen, estro de la norvega delegacio, diris, ke li estas tre impresita, kiel la aferoj estas organizitaj. "De la momento, kiam ni alvenis, ni estis tiel bone prizorgataj... Aferoj estis pritraktitaj tre efike. Mi pensas, ke tiu ĉi organiza komitato estigis normon vere altan por la venonta komitato." Rasmussen diris, ke la malferma ceremonio estis tiel grandioza, ke ĝi estis la plej diskutata temo inter atletoj kaj oficialuloj dum la semajnfino.


"Ĝi estis nekredebla kaj tute malsimila al (iu ajn ceremonio) kiun mi iam ĉeestis antaŭe. Mi atendis, ke ĝi estus sensacia, sed ne sur tiu nivelo. Kaj la spektantaro estis mirindaj. La atletoj estis tiel kortuŝitaj. Por ĉi tiuj junuloj, ĝi estis io, kion ili neniam forgesos," li aldonis.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio