Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko
2023-08-01

Kiel la unua saĝa doko sen karbon-ellaso, Tianjin-a haveno havas la sistemon kun ŝarĝ- kaj malŝarĝa ekipaĵo, horizontal-transporta ekipaĵo kaj produktad-helpa ekipaĵo funkciigitaj per elektro, kaj kun 100% energikonsumo el "lum-vent-energistoko". Tianjin-a haveno plene prenas la energirimedojn de vento kaj suno ĉe la haveno, kaj konstruis distribuitajn fotovoltaajn kaj ventoenergiajn projektojn. 





Nun, la instalita kapacito de ventoenergio kaj fotovoltaa elektroproduktado jam atingis 42.55 MW, kaj la jara verda elektroproduktado estas je ĉirkaŭ 90 milionoj da kilovathoroj; la jara karbon-ellaso povas esti reduktita je ĉirkaŭ 75 000 tunoj. Samtempe, la haveno uzas la teknikon por monitoradi energion, kio reduktas la elektrokonsumon je 17% kompare kun tiu de ordinaraj aŭtomataj dokoj, ĝi estas la unua "nul-karbon-ellasa" kadre de kaj produktado kaj konsumado de elektro.






La teknikoj kiel 5G kaj grandaj datumaroj multe pli efikas sur la laboroj sur la doko. Tie vere realiĝis AI-bazita horizontala transporta administrado, super-L4 senŝofora veturado, "5G + Beidou" integra sistemo kaj tiel plu, kun ĉiuflanka integriĝo de nula karbon-ellaso dum la tuta procezo.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat









(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio