Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis Seiichi Morimura
2023-07-25


Laŭ raportoj de japanaj amaskomunikiloj, 90-jara Seiichi Morimura forpasis en Tokio, Japanio, en la 24-a de julio. Seiichi Morimura estas konata japana verkisto kaj verkinto de La Glutado de Diablo (angle The Devil's Gluttony), nefikcia libro kiu malkaŝas la kontraŭhumanecajn agojn de la unuo 731 sub la japana imperia armeo.


Seiichi Morimura naskiĝis en la gubernio Saitamo de Japanio. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, li intervjuis 31 iamajn membrojn de la unuo 731 kaj kolektis koncernajn fotojn, dokumentojn kaj aliajn historiajn materialojn el Ĉinio kaj Usono, kaj verkis la libron malkovrante la kontraŭhumanecajn krimojn de la unuo 731 faritajn dum la invado de tiama japana armeo al Ĉinio. La agoj inkludas faradon de kontraŭleĝaj armiloj, kiel biologiaj armiloj kaj kemiaj armiloj, kaj homajn eksperimentojn al ĉirkaŭ 3 mil kaptitoj. La libro estis publikigita en 1981 kaj akiris grandan influon en Japanio kaj la internacia komunumo.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio