Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Usono bezonas la diplomatian saĝon de Kissinger?
2023-07-25

La 20-an de julio, en la domo numero kvin de la ŝtata hotelo Diaoyutai, Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Henry Kissinger, eksa usona ŝtatsekretario. Xi Jinping nomis tiun centjarulon "malnova amiko", admirante, ke li faris historian kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj por la amikeco inter la du popoloj. Kissinger diris, ke la dulandaj rilatoj estas ege gravaj por la paco kaj prospero de ambaŭ landoj kaj la mondo, kaj ke li volas fari penadon por pliigi la interkompreniĝon de la dulandaj popoloj.



Kvindek du jarojn antaŭe, same en julio kaj en la sama ĉambro, Kissinger, kiel tiama asistanto pri ŝtatsekurecaj aferoj kaj speciala sendito de la usona prezidento Nixon, renkontiĝis kun tiamaj ĉinaj gvidantoj kaj tiel malfermis la normaligan procezon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Tio estas rigardata kiel aparte brila momento de lia diplomatia kariero. Ĝis nun li vizitis Ĉinion pli ol centfoje. Malgraŭ sia aĝo de cent jaroj, li ankoraŭ aktivas en la sfero de ĉin-usona diplomatio, por antaŭenigi la komunikadon kaj dialogon inter Ĉinio kaj Usono. Tiuj ĉi du kontribuoj jam sufiĉas, por ke li estu tutmonde respektata.


En usona politika komunumo, Kissinger estas reprezentanto de la sektoro, kiu subtenas interŝanĝojn de vidpunkoj kaj dialogon kun Ĉinio por konvene trakti malkonkordojn. Tiu forto povas prilabori politikojn pri Ĉinio, ĝenerale raciajn, konstruemajn kaj vere utilajn al la interesoj de la du landoj. Fakte, kiam la voĉo de Vaŝingtono por kunlaboro kun Ĉinio estas pli laŭta, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono evoluas ĝenerale pli glate ol kiam, male, ilin frapas ondoj kun ventego.


Hodiaŭ, post kvindek du jaroj, kvankam la internacia situacio ŝanĝiĝis, tamen ne ŝanĝiĝis la logiko: la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas utila al la paco kaj stabileco de la mondo, kaj la kontinueco de ĉinaj politikoj pri Usono estas favora al la du landoj. Xi Jinping multfoje indikis, ke por antaŭenigi la ĉin-usonan rilaton, necesas sekvi tri principojn: reciproka respekto, paca kunekzistado, kaj kungajno en kunlaboro.


Dum la kvindek du jaroj Ĉinio kaj Usono, surbaze de kunlaborado, plenumis gravajn atingojn, unu post alia, kiuj estis bonaj por la du landoj kaj la mondo. Hodiaŭ, la usonaj decid-farantoj bezonas serĉi respondojn el la historio: kiel efektive rigardi Ĉinion, kiel kunesti kun Ĉinio, kaj kiel konformi al la ŝtataj interesoj de Usono? La estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono dependas de hodiaŭa elekto. Por solvi tiun ĉi "demandon" Usono bezonas la Kissinger-stilan diplomatian saĝon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio