Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rokfirma volo — Mia impreso pri seminario de E-legogrupo
2023-07-24

De la 13a ĝis la 16a de julio okazis la seminario de E-legogrupo de ĉinaj esperantistoj aktivaj en Elementa Lernejo Baiyangshujie, Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco. En la seminario 16 partoprenantoj vigle kaj entuziasme interŝanĝis siajn spertojn kaj legmanierojn, ankaŭ pri verkado kaj planoj. Inter la partoprenantoj estas ne nur veteranaj kaj profesiaj esperantistoj, sed ankaŭ 5 junaj E-instruistoj de la lernejo Baiyangshujie. Mi, kiel longtempa zorganto pri E-instruado en lernejoj, iam havis la dubon, ke ĉu junaj instruistoj povas heredi nian daŭripovan agadon aŭ transdoni nian noblan torĉon al novaj generacioj? Lernejestro Jado (Wei Yubin), elstara esperantisto premiita de UEA, forigis mian dubon per lia respondo. 




Post klopodado dum pli ol dudek jaroj, Esperantaj kulturo kaj etoso estas firme konstruitaj en la lernejo, samkiel la rokego staranta en la kampuso de la lernejo, kiu estas monolita rokego. La fronto de la rokego ĉe la pordego de la lernejo aspektas majstra kaj superbela, kaj sur ĝia dorso estas gravurita lerneja himno. Esperantaj sloganoj, bildoj kaj proverboj montriĝas ne nur ĉe la pordego, sed ankaŭ en klasĉambroj, oficejoj, sportejo, kunvenejoj, kaj en la oficejo de la lernejestro. Ĉie kaj ĉiam en la kampuso oni povas vidi kaj sperti Esperantan atmosferon, al kiu ne mankas kontribuo kaj diligenteco de Jado. Jado anoncis, ke en la fino de la kuranta jaro la Salono de Laŭlum estos ornamita kaj ekspoziciita, kaj oni ceremoniigos la salonon eternan en esperantujo. La informo estas miriga kaj emociiga en la koroj de ĉiuj partoprenantoj.




Respondo, kiu forte skuis min, venas el buŝoj kaj koroj de junaj instruistinoj. Ili eklernis nian lingvon influite de la Esperanta etoso en la kampuso kaj de la vortoj kaj konduto de Jado. Dum la lernado ili pli kaj pli bone komprenas la idealon kaj noblan celon de Esperanto. En siaj koroj kaj animoj ili jam starigis E-rokegon senŝanceliĝan kaj nedetrueblan. Ili diligente kaj entuziasme praktikas E-aktivadojn laŭ la vortoj kaj konduto de Jado. Kaj ili certe klopodas kaj klopodos por nia afero ĉie kaj ĉiam samkiel ilia estro Jado. Nia movado brilos en estonteco. Nia torĉo estos transdonita. Nia afero havos novan generacion...


Esperanto en la Elementa Lernejo Baiyangshujie estas samkiel rokfirma volo de ĉiuj instruistoj kaj administrantoj. Ni ĉiuj fieras kaj aplaŭdas tiun sukcesan atingon!


Raportita de Zhang Changsheng (Longarko)







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio