Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping renkontiĝis kun Kissinger: Ni ne forgesos malnovajn amikojn
2023-07-21

La 20-an de julio en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Henry Kissinger, la eksa usona ŝtatsekretario.



Xi diris, ke doktoro Kissinger ĵus festis sian centjaran naskiĝtagon, kaj li vizitis Ĉinion jam pli ol cent fojojn. Tiuj ĉi du "centoj" igas lian viziton al Ĉinio havi pli specifan signifon. Antaŭ kvindek du jaroj Ĉinio kaj Usono restis en momento de grava turno, kiam prezidanto Mao Zedong, ĉefministro Zhou Enlai, prezidento Nixon kaj doktoro Kissinger faris elekton de ĉin-usona kunlaboro, malfermante normaligan procezon por la rilatoj inter la du landoj, kaj tio estis bona ne nur por Ĉinio sed ankaŭ por Usono, kaj samtempe ŝanĝis la mondon. Ĉinoj estas fidelaj kaj ne forgesos siajn malnovajn amikojn, nek sinjoron Kissinger, kiu faris historian kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj por la amikeco inter la popoloj ĉina kaj usona.


Kissinger diris: "Mi havas honoron refoje viziti Ĉinion. Mi tre dankas pro tio, ke la ĉina flanko aranĝas la renkontiĝon tie en la domo numero kvin de la ŝtata hotelo Diaoyutai, kie mi unuafoje estis kun ĉinaj gvidantoj. La rilatoj inter la du landoj koncernas la mondan pacon kaj progreson de la homara socio."


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio