Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Protekto kaj heredo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj
2023-07-21

En la lastaj jaroj la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Shaanxi disvolviĝis multe, tio ne nur alportis buntajn prezentadojn al lokanoj, sed ankaŭ prezentis sian belecon al la tuta lando kaj la mondo. Ĝis aprilo de 2023, Shaanxi havas 4 heredaĵojn trovitajn en la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO, 91 landajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn kaj 766 provincajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn.


Opero Huayin Laoqiang


Ŝnurpupoj de Heyang

Hu Xinmin, majstro de nemateria kultura heredaĵo fengxiang-a argila skulptaĵo


Ansai-a tamburdanco


Kiel provinco de kelkmiljara historio, Shaanxi havas diversajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn kun propraj trajtoj. Shaanxi rigardas la konstruadon de ĉi ĉeftemaj kvartaloj, urbetoj kaj vilaĝoj kiel tre gravan turisman aferon. Kaj oni jam starigis pli ol 1 200 eksponejojn, specialajn urbetojn kaj heredajn institutojn. "Ni devas pli precize kaj efike antaŭenpuŝi la industriigon, normigon kaj surscenejigon de nemateria kultura heredaĵo, ke la heredaĵoj eniru la vivon de ordinaruloj kaj esti ŝatata de pli da homoj." Tion diris respondeculo de shaanxi-a departemento pri kulturo kaj turismo.


En la lastaj jaroj, la nemateriaj kulturaj heredaĵoj kiel Qin-opero, popolkanta arto, kaj loka tamburdanco multfoje estis vidataj de la tuta lando tra vivelsendoj kaj filmetoj. Ĝis majo ĉi-jare, 11.26 milionoj da filmetoj pri tio ricevis 1.2 miliardojn da ŝatoj de Douyin-uzantoj, kaj pli ol 570 mil vivelsendoj kreis la rekordon de entute 31.85 milionojn da horoj da rigardado. En la pasintaj tri jaroj, 226 nemateriaj kulturaj heredaĵoj en pli ol 350 retbutikoj en Taobao, JD.com kaj Pinduoduo gajnis monsumon per jara vendo je pli ol 220 milionoj da juanoj. Grandnombro da kultur-turismaj projektoj estis lanĉitaj, kiuj antaŭenigas la altkvalitan disvolviĝon de la turisma industrio.


Shaanxi plene ludas sian rolon laŭ sia historia kaj kultura valoro, ekzemple, miljara ĉefurbo kaj deirpunkto de la antikva Silka Vojo, la provinco profundigas kulturajn interŝanĝojn kun la landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Estontece, Shaanxi daŭre liberigos la ĉarmon de sia tradicia kulturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio