Ĉina portraketo Zhuque-2 sukcese lanĉita |
2023-07-18 |
La 12-an de julio Ĉinio sukcese lanĉis novan raketon Zhuque-2 el Jiuquan-a Satelita Lanĉ-centro en nordokcidenta Ĉinio. La raketo Zhuque-2 estas la unua sukcese enorbita raketo kun likva metano kaj likva oksigeno kiel fuelo. Tio signifas, ke Ĉinio akiris novan progreson en malmultekosta likva funkciigilo por portraketo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |