Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eldoniĝis Esperanta versio de la libro Rakontoj pri la Silka Vojo kun Koloraj Bildoj
2023-07-13


La 2-an de julio en la urbo Suzhou okazis librolanĉo de la Esperanta versio de la libro Rakontoj pri la Silka Vojo kun Koloraj Bildoj. Pli ol 50 homoj, inkluzive de vicprezidantoj de Ĉina Esperanto-Ligo Wang Hanping kaj Cao Shengqiang, partoprenis en la evento.



Zhang Changsheng, vicprezidanto de Jiangsu-a Esperanto-Asocio, Song Lili, prezidanto de Suzhou-a Esperanto-Asocio, kaj Sun Mingxiao, reprezentanto de la tradukteamo de la libro, rakontis la tradukadon kaj eldonadon de la libro.


La ĉina versio de tiu libro estis eldonita en 2016. Kun pli ol 200 delikataj mandesegnitaj ilustraĵoj, la libro prezentas la historion de la Silka Vojo daŭrantan pli ol 5 000 jarojn. Ĝi rakontas pli ol 70 historiajn rakontojn, enkondukas 33 heredaĵejojn, 77 nemateriajn kulturheredaĵojn kaj la programojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". 



La aŭtoro de la libro Zhu Lirong, direktoro de Suzhou-a Scienca Populariga Centro, celas per sia libro diskonigi la silkan vojon kaj ĉarmon de la ĉina kulturo. 


 Redaktoro: Zhao Wenqi






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio