Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio publikigis planon pri astronaŭta surluniĝo
2023-07-13


Zhang Hailian, vicĉefinĝeniero de la Oficejo de Ĉina Programo de Homporta Kosmoŝipo, diris en la 12-a de julio, ke Ĉinio planas efektivigi astronaŭtan surluniĝon por scienca esploro antaŭ 2030, kaj poste ĝi esploros kaj konstruos lunan stacion de sciencaj eksperimentoj por efektivigi sistemajn kaj kontinuajn esplorojn de rilataj teknikaj provoj.


Laŭ la unua plano, Ĉinio uzos du portoraketojn por sendi la surluniĝilon kaj homportan kosmoŝipon al ter-luna transira orbito. La kosmoŝipo kaj surluniĝilo rendevuos kaj kupliĝos en la luna orbito, kaj astronaŭtoj eniros el la kosmoŝipo en la surluniĝilon. Poste, la surluniĝilo atingos difinitan regionon de la luna surfaco, kaj la astronaŭtoj eliros por fari sciencajn esplorojn kaj kolekti specimenojn. La astronaŭtoj plenumos la difinitajn taskojn, kaj poste la surluniĝilo veturigos ilin al la luna orbito, kaj kupliĝos kun la kosmoŝipo, kaj fine ili revenos al la Tero per la kosmoŝipo kun specimenoj. Por plenumi ĉi tiun mision, ĉinaj sciencistoj esploras portoraketon Changzheng-10, novan kosmoŝipon, surluniĝilon kaj lunan veturilon por luna vojaĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio