Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina reprezentanto esprimis seriozan pozicion pri japana plano ellasi nuklepoluitan akvon en maron
2023-07-11

La 4-an de julio, en la 53-a sesio de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ĉina reprezentanto rimarkigis, ke Japanio perforte plenumas la planon ellasi la nuklepoluitan akvon en maron, ĝi, por eviti ekonomian koston, elektis ellason de la malpurigita akvo en maron. Tio estas transigi la danĝeron de nuklea poluado al la tuta homaro. La ago rezultigos seriozajn problemojn de la mara medio kaj publika sano mondskale. La internacia komunumo devas sin atentigi pri tio.


La ĉina reprezentanto akcentis, ke Japanio agas kontraŭ la internacia justeco kaj respondeco kaj kontraŭ internaciaj leĝoj, kiel Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Marokaj Konvencio por la Prevento de Mara Poluado per Ŝutado de Forĵetaĵoj kaj Aliaj Materialoj. Ĉinio urĝas, ke Japanio ĉesigu la planon ellasi la nuklee poluitan akvon en maron, traktu la aferon per scienca, sekureca kaj travidebla maniero, kiel eble plej frue starigi internacian kontrolsistemon por longa tempo, en kiu ĉiuj priaj partioj, inkluzive de Japanio, rajtus partopreni.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio