Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi ne sentas pli kaj pli fortan varmecon de nia Tero? Ĉinio multe laboras por bremsi tion!
2023-07-10

Ĉu vi sentas, ke la Tero estas pli kaj pli varma? Ekde junio alttemperatura vetero multfoje okazis en multaj partoj de norda Ĉinio, kaj en iuj lokoj la temperaturo superis 40 gradojn. Ankaŭ Nord-ameriko kaj Eŭropo spertas altajn temperaturojn, kaj multaj lokoj en Teksaso de Usono atingis 46 gradojn, la urbo Prado de Sevilo en Hispanio atingis 51 gradojn... Laŭ la raporto pri la stato de monda klimato en 2022, publikigita de la Monda Organizo pri Meteologio (MOM), pro la rekorda nivelo de forcej-efikaj gasoj, la tero, oceanoj kaj atmosfero ŝanĝiĝis: En 2022, ĉe la Alpoj, la neĝkovritaj montoj unuafoje spertis senneĝan someron dum degela sezono; la glacia areo de Antarkto falis al 1.92 milionoj da kvadrataj kilometroj; konstanta sekeco en Orienta Afriko, rekorda pluvokvanto en Pakistano kaj varmegoj en multaj eŭropaj landoj influas dekojn da milionoj da homoj... Pritrakti klimat-ŝanĝiĝon fariĝis komuna defio alfrontata de la tuta homaro.



Fronte al varmego kaj ekstrema vetero, "karbon-redukto" fariĝis ŝlosila tasko.


La 21-an de septembro 2021, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis en la 76-a sesio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ke Ĉinio klopodos por atingi karbonan pinton en 2030 kaj karbonan neŭtraligon en 2060. Dum la pasinta jardeko, kadre de la iniciato konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco, Ĉinio jam starigis la plej grandan sistemon de produktado kaj konsumado de pura energio. La instalita kapacito de ĉina renovigebla elektroproduktado okupas trionon de la mondo. Lastajare, la instalita kapacito de tutmonda renovigebla elektroproduktado kreskis je 300 milionoj da kilovattoj, el kiuj la kresko de Ĉinio atingis 150 milionojn da kilovattoj.



Samtempe Ĉinio helpas subevoluajn landojn kaj regionojn aplikadi verdan energion kaj antaŭenigas mondan energian verd-transformiĝon. Ĉinio aktive antaŭenpuŝas la mondan intertraktadon pri klimatŝanĝiĝo kaj la subskribon, validiĝon kaj efektivigon de la pariza interkonsento. La klopodoj de Ĉinio ankaŭ estas vaste agnoskitaj de la internacia komunumo. Siddharth Chatterjee, kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj en Ĉinio, diris: "La karbonpint-atinga kaj karbonneŭtraliga plano anoncita de prezidanto Xi Jinping eble estas unu el la plej gravaj agoj efektivigataj de Ĉinio." "Ĉinio havas la povon, grandajn datumojn, teknikojn, novigon kaj profesi-scian subtenon por akceli la realigon de karbonpinta atingo. Kaj samtempe, estas ankaŭ tre grave antaŭenigi la karboneŭtralon per ĉiuflankaj kaj transkampaj partnerecoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio