Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ili ne konkursas pri kaligrafia lerteco, sed...
2023-07-10

Lastatempe, en la ĉina socia apo Xiaohongshu, multaj junuloj, kiuj amas tradician kaligrafion, afiŝis siajn kaligrafaĵojn faritajn sur floroj, folioj, legomoj kaj fruktoj. Ili celas, ne konkursi pri kaligrafia lerteco, sed pri tio, ke kiu povas pli bone regi maloftajn skribmaterialojn, kiel molaj petaloj, malplataj folioj, glataj fruktoŝeloj kaj sfera fruktokorpo...







En la lastaj jaroj pli kaj pli da junuloj eklernis la arton de la tradicia ĉina kaligrafio, ili ne emas aliĝi al koncernaj organizoj, nek celas fariĝi majstroj, sed preferas lerni per la interreto, kaj afiŝi siajn kaligrafiajn rezultojn en sociaj retejoj, tio estas ilia ĝojo de vivo.




Kaligrafio, la vorto devena de grekaj vortoj κάλλος (beleco) + γράφειν (skribi), estas arto skribi belajn literojn. Do, temas pri vidarto rilata al skribado kaj verkado. En Eŭropo, la vorto ofte signifas "arton skribi bele" aŭ "belskribadon". Sed en Orienta Azio, oni estimas skribarton kiel altan arton. Kaligrafio ludas gravan rolon por homa kultura diverseco kaj kreivo.






Ĉina kaligrafio formiĝis kune kun la apero kaj evoluo de ĉinaj ideogramoj, kaj fariĝis reprezenta simbolo de la ĉina kulturo. En 2009, ĉina kaligrafio eniĝis en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO.


Hodiaŭ, kaligrafio restas grava parto de la ĉiutaga vivo de ĉinoj. Moderna arto, arkitekturo, dezajno kaj aliaj artoj daŭre ĉerpas multajn valorajn elementojn de kaligrafio.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio