Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
KPĈ-membroj atingas 98.04 milionojn
2023-07-07


La plej novaj statistikoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) montras, ke ĝis la fino de 2022 la totala nombro de KPĈ-anoj atingis 98.04 milionojn, je 1.33 milionoj pli multe ol tiu de la pasinta jaro. Ekzistas 5.07 milionoj da KPĈ-bazoj, je 129 mil pli multe ol tiu de la pasinta jaro. Post jarcenta strebado, KPĈ fariĝis pli forta kaj vigla, la organiza sistemo fariĝis pli strikta kaj ĝia fundamento pli firma.


La nombro de KPĈ-anoj konstante kreskas, kaj la totala nombro pliiĝis je 1.4% ol tiu en la pasinta jaro. La strukturo de la membraro estis pli optimumigita. Ĝis la fino de 2022, estis 29.3 milionoj da virinaj partianoj, okupante 29.9% de la totala, je 0.5% pli multe ol tiu en la pasinta jaro; 7.45 milionoj da membroj el minoritataj etnoj, okupante 7.6% de la totala kaj je 0.1% pli multe. Laboristoj kaj kamparanoj daŭre estas la ĉefaj membroj de KPĈ, okupante 33.3%.


"La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam konsideras fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al la homaro kiel sian mision," tion diris ĝenerala sekretario de KPĈ Xi Jinping. De la ĉina fervoja teknologio helpanta la afrikan disvolvadon ĝis efektivigado de la iniciato "La Zono kaj Vojo" liganta diversajn landojn; de la tutmonda disvolva iniciato ĝis la koncepto pri la homara komunumo de komuna estonteco... La Komunista Partio de Ĉinio neniam devigas aliajn landojn "kopii" la ĉinajn farojn, sed kreas pli da ŝancoj por la mondo per disvolvado kaj dividas siajn spertojn akiritajn en esplorado pri homa socio. 


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio