Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi pliigas interŝanĝojn de civilizacioj kaj antaŭenigas protekton de kulturaj heredaĵoj
2023-07-06


En la lastaj jaroj la provinco Shaanxi de Ĉinio okazigis 104 ekspoziciojn en pli ol 30 landoj kaj regionoj, subskribis 94 kunlaborajn interkonsentojn, intencojn kaj memorandojn kun eksterlandaj instituoj kaj iniciatis la starigon de la aliancoj de arkeologiaj institutoj laŭ la Silka Vojo. La provinco ankaŭ konstruis platformon por interŝanĝoj pri kulturaj heredaĵoj de la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo"... La agoj kontribuas al la protekto de aziaj heredaĵoj kaj helpas reciprokan komprenon inter homoj de tiuj landoj.


Kultura interŝanĝo por reciproka kompreno


Nuntempe, inkluzive de la konataj argilaj armeanaj figuroj, la ekspozicio de kulturaj eksponaĵoj el Shaanxi jam kovris 7 gravajn arkeologiajn temojn pri antikvaj dinastioj, la Silka Vojo, novaj arkeologiaj eltrovaĵoj, budhismo kaj tiel plu, kun bronzaĵoj, valormetalaj aĵoj, religio, arto, scienco kaj antikvaj teknikoj. Shaanxi daŭre novigos la formon de eksterlandaj ekspozicioj, ke pli da kulturaj eltrovaĵoj estu viditaj en la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", prezentante estetikan, teknologian kaj epokan valoro de la kulturaj restaĵoj.


Esplorcentro pri arkeologia kunlaboro de la Silka Vojo



En la unua azia konferenco de alianco pri protektado de kulturaj heredaĵoj okazinta antaŭ nelonge en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi, la provinca buroo de antikvaĵoj de Shaanxi kaj la Nordokcidenta Universitato kune starigis esplorcentron pri arkeologia kunlaboro de la Silka Vojo. Samtempe, la shaanxi-a arkeologa teamo organizita de la universitato kunlaboris kun mez-aziaj arkeologoj por fari grandskalan esploron pri protektado kaj ordigo de kulturaj restaĵoj en Uzbekio kaj disvolvi arkeologiajn projektojn en Turkmenio.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio