Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis 23-an Ŝtatestran Konsilion de Membroŝtatoj de ŜKO
2023-07-05

La 4-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping videolige ĉeestis la 23-an Ŝtatestran Konsilion de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj faris gravan paroladon.



Xi Jinping diris, ke antaŭenigo de ekonomio estas la komuna tasko por landoj en la regiono. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, insisti la ĝustan direkton de ekonomia tutmondigo, oponi protektismon, unuflankisman sankcion kaj ĝeneraligi la koncepton de nacia sekureco, kontraŭstari starigon de muroj kaj baroj kaj malkuplon kaj rompon de ĉeno, klopodi plibonigi la atingojn de kunlaboro por ke la fruktoj de disvolvado povu pli kaj pli juste profitigi homojn de ĉiuj landoj.


Li diris: "Ni devas fortigi la altkvalite komunan konstruon de la iniciato 'La Zono kaj Vojo' interliganta la disvolvan strategion de aliaj landoj kaj kunlaboran iniciaton de regionoj, profunde antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, akceli konstruadon de havena infrastrukturo kaj regionaj internaciaj loĝistikaj kanaloj, kaj certigi stabilecon de la regiona industria ĉeno kaj proviz-ĉeno."


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio