Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping alvokis pri harmonia disvolvado de diversaj civilizacioj en kunveno de ŜKO
2023-07-05

La 4-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping videolige ĉeestis la 23-an Ŝtatestran Konsilion de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj faris gravan paroladon.



Xi Jinping diris, ke harmonia disvolvado de diversaj civilizacioj estas la bona espero de popoloj de la landoj en la regiono. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, antaŭenpuŝi inkluzivan kunekziston de diversaj civilizacioj, antaŭenigi amikecon inter la popoloj de ĉiuj landoj.


Li diris, ke justeco estas la komuna celo de landoj en la regiono. "Ni devas fari pli radiantaj la komunajn valorojn de la tuta homaro, protekti la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj en ĝia kerno kaj la internacian ordon bazitan sur la internacia leĝo, kontraŭbatali hegemoniismon kaj fortopolitikon, antaŭenigi disvolviĝon de tutmonda administrado en pli justa kaj racia direkto, kaj antaŭenigi modernigon de la homa socio per la komuna klopodo por daŭre antaŭenigi la justecon de homrajtoj, justecon de ŝancoj kaj justecon de reguloj."


Li diris, ke Irano estas akceptita en ŜKO kiel nova membroŝtato, kaj memorando de devoj pri la membreco de Belorusio aliĝanta al ŜKO estos subskribita. Tiu ago montras la viglecon kaj energion de ŜKO. Li esprimis gratulojn al Irano kaj Belorusio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio