Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al forumo pri civilizacio kaj ĉinologio
2023-07-04

La 3-an de julio Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, adresis gratulmesaĝon al la ĵus-malfermita tria Dialogo pri Interŝanĝo kaj Reciproka Lernado inter Civilizacioj kaj la unua Monda Konferenco de Ĉinologoj.


Xi diris, ke ĉiu nacio, en la longa homara historio, kreis la civilizacion kun siaj apartaj karakteroj, kaj la interŝanĝo kaj reciproka lernado inter diferencaj civilizacioj donas al la homaro grandan spiritan montrilon por solvi niatempajn tiklajn problemojn kaj atingi komunan progreson. Ĉinio volonte, kune kun ĉiuj flankoj, disvolvas la komunan valoron de la homaro: Paco, evoluigo, justeco, senpartieco, demokratio kaj libereco; plenumas la tutmondan iniciaton pri civilizacio; man-ĉe-mane progresigas la homaran civilizacion per civilizacia interŝanĝo anstataŭ civilizacia neinterkompreno, per reciproka lernado en civilizacio anstataŭ civilizacia malkonkordo, per civilizacia inkluzivo anstataŭ civilizacia supereco.


Xi esperas, ke diverslandaj ĉinologoj, kiel senditoj specialiĝintaj pri mondaj civilizacioj, faru pli grandajn kontribuojn por komuniki la kulturojn ĉinan kaj fremdan kaj pligrandigi la amikecon kaj kunlaboron.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio