Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio plu liveros fortan kinetenergion por tutmonda ekonomia renormaliĝo
2023-06-29


La 27-an de junio ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis al la 14-a Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj de la Monda Ekonomia Forumo, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo en Tianjin de Ĉinio. Ĉirkaŭ 1 500 reprezentantoj de diversaj rondoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj de la mondo kunvenis por diskuti pri daŭripova disvolviĝo de la monda ekonomio. En sia parolado Li Qiang diris, ke Ĉinio plu liveros forton por la releviĝo kaj kresko de la monda ekonomio.


Multaj reprezentantoj ĉeestantaj la kunvenon esprimis klaran oponon kontraŭ malkuplo kaj rompo de provizaj kaj industriaj ĉenoj en la nomo de "senriskigo". Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco, Ngozi Okonjo-Iweala, diris, ke estos granda ekonomia perdo al la tutmonda ekonomio, kaj precipe evoluantaj landoj estos grave damaĝitaj, se aperos "komerca malkuplo".


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio