Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro ĉeestis al dialogo de entreprenistoj en Somera Davos-Forumo
2023-06-29

La 28-an de junio ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis al la dialogo de entreprenistoj en la 14-a Jarkunveno de Novaj Ĉampionoj, ankaŭ konata kiel Somera Davos-Forumo en Tianjin, kaj interŝanĝis ideojn kun entreprenistoj.



La dialogon prezidis Klaus Schwab, plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, kaj en ĝi partoprenis Ngozi Okonjo-Iweala, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco, kaj pli ol 120 entreprenistoj el pli ol 20 landoj.


Li Qiang diris, ke la saĝo kaj forto de entreprenistoj estas nedisigeblaj fortoj por ekonomia disvolvado, kaj li esperas, ke entreprenistoj povos pliigi komprenon pri Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio estas granda lando malferma, inkluzivema kaj honesta, kiu ne nur sin dediĉas al propra disvolvado, sed ankaŭ aktive dividas siajn oportunojn kun aliaj landoj. La ĉina disvolvado povas enmeti stabilecon kaj pozitivan energion kaj alporti senton de sekureco al la resto de la mondo, Ĉinio volas labori kun entreprenistoj el ĉiuj landoj por pliigi movfortojn de altkvalita disvolvado per altnivela malfermo kaj kunlaboro kaj aldoni certecon al la monda ekonomio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio