Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis 14-a Somera Davos-Forumo
2023-06-28

La 27-an de junio malfermiĝis la 14-a Somera Davos-Forumo en Tianjin, norda Ĉinio. Ĉina ĉefministro Li Qiang faris paroladon en la malferma ceremonio. Li diris: "Spertinte la baton de mondaj krizoj, ni devas pli multe ŝati solidarecon kaj kunlaboron."



Li substrekis, ke la mondo bezonas komunikadon anstataŭ fremdiĝon, kunlaboron anstataŭ konfrontiĝon, malfermon anstataŭ izoliĝon kaj pacon anstataŭ konflikton.


Li diris ankaŭ, ke Ĉinio havas plenan konfidon kaj kapablon por atingi stabilan kaj daŭran altkvalitan disvolviĝon de sia ekonomio en la venonta longa tempo. Ĉinio pretas firme persisti en merkata ekonomio kaj subteni liberan komercon por konduki la mondan ekonomion al la estonteco pli inkluziva, pli fleksebla kaj pli daŭripova.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio