Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bildoj de kutimoj de ĉina Drakboata Festo
2023-06-21

La Drakboata Festo de Ĉinio, ankaŭ konata kiel Duanwu-festo, estas tradicia ĉina festo pri homa sano. Kial? La festo falas en la kvinan tagon de la kvina monato laŭ la tradicia ĉina kalendaro. Antikvaj ĉinoj rimarkis, ke malsanoj estis precipe oftaj en junio (tradicie, la kvina monato). Tiam ankaŭ venenaj bestoj, kiel serpento, centpiedulo kaj skorpio, iĝis pli aktivaj dum tiuj tagoj, minacante homan sanon kaj eĉ la vivon. Por protekti sin kontraŭ la danĝeroj kaj malhelpi malsanojn, antikvaj homoj pendigis artemiziajn foliojn kaj kunportis parfumajn saketojn por forpeli venenajn insektojn kaj bestojn. Tiuj tradicioj estis transdonitaj de generacioj al generacioj, markante la historion de la festo de almenaŭ pli ol 2 000 jaroj. Ĉi-jare, la festo falas la 22-an de junio.


Pendigi artemiziajn foliojn


Fari kaj kunporti parfumajn saketojn


Trinki realgaran vinon


Manĝi zongzi-ojn. Zongzi-o estas tradicia ĉina manĝaĵo farita el glueca rizo kun diversaj farĉoj, kaj pakita per bambua, fragmita aŭ aliaj folioj.


Okazigi drakboatan konkurson. La konkurso originis en la ĉina folkloro por memorigi la tre faman ĉinan patriotan poeton Qu Yuan (340 a.k. - 278 a.k.). Tiu kutimo havas la historion de pli ol 2 000 jaroj, kaj nun ĝi estas la tradicia sporto de la ĉina popolo kaj estis enmetita en la nomliston kiel unu el la ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio