Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas
2023-06-15


Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, kiu estas en Pekino por ŝtata vizito. La du ŝtatestroj deklaris starigon de ĉin-palestina strategia partnereco.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Palestino estas bonaj amikoj kaj partneroj, kiuj fidas kaj subtenas unu la alian. Kiel unu el la landoj, kiuj plej frue rekonis la Palestinan Liberigan Organizon kaj la palestinan ŝtaton, Ĉinio ĉiam firme subtenas la justan aferon de la palestina popolo reakiri siajn naciajn legitimajn rajtojn, kaj klopodis antaŭenigi fruan, kompletan, justan kaj longdaŭran solvon de la palestina demando. Ĉinio subtenas Palestinon esti plena membro de la Unuiĝintaj Nacioj kaj plu parolos por la palestina flanko kaj subtenos justecon en multflankaj okazoj. Ĉinio volas liveri pluan helpon al Palestino laŭ sia kapablo por mildigi humanecajn malfacilojn kaj efektivigi rekonstruon.


Xi Jinping substrekis, ke la palestina demando estis prokrastita dum pli ol duonjarcento kaj tio kaŭzis profundan suferon al la palestina popolo. Necesas restarigi justecon al Palestino kiel eble plej rapide. Li faris tri-punktan proponon: Unue, la fundamenta solvo al la palestina demando kuŝas en la starigo de sendependa palestina ŝtato surbaze de la landlimoj de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo kaj plena suvereneco. Due, la ekonomiaj kaj vivtenaj bezonoj de Palestino devas esti garantiitaj, kaj la internacia komunumo devas pliigi disvolvan kaj humanitaran helpon al Palestino. Trie, la internacia komunumo devas sekvi la ĝustan direkton de paca intertraktado, respekti la nunan staton de Jerusalemo kiel religia sanktejo formita en la pasinteco, oponi ekstremismajn kaj provokajn vortojn kaj agojn, antaŭenigi okazigon de pli granda, pli aŭtoritata kaj pli influa internacia packonferenco, krei kondiĉojn por rekomenco de paca intertraktado kaj fari efektivajn klopodojn por helpi Palestinon kaj Israelon pace kunekzisti.


Abbas diris, ke nome de la palestina popolo, li sincere dankas Ĉinion pro la forta subteno kaj malegoisma helpo por la justa afero de la palestina popolo reakiri la naciajn legitimajn rajtojn. Ĉinio estas fidinda amiko kaj partnero de Palestino. Palestino firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri kernaj interesoj kaj sekvas la principon pri unu Ĉinio. Palestino pretas labori kun Ĉinio por kune antaŭenigi konstruadon de "La Zono kaj Vojo", plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj, akceli konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco kaj senĉese profundigi palestin-ĉinan strategian partnerecon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio